La kontribuo de radiofonio al la esperanta kulturo

HeKo 861 3-B, 13 jan 25

La revuo “Literatura Foiro” daŭrigas sian interesan esploron pri la kontribuoj al la esperanta kulturo: post muziko, post kongresoj, jen la vico de radiofonio kiel gvidmotivo por la ĉi-jara kolekto. Kiel kutime plej ofte la esplorojn plenumas d-ro Giorgio Silfer.

“La 1920aj montris strebon por nia lingvo kiel vehikla por la radiofonio kaj la esperantistaro kiel heroldo de la radio mem, disvastige kaj radioamatore. Tiu finvenkisma strebo akiris tute alian dimension en la 1930aj, kiam la radio trafis aktorojn kiel Starke kaj lian edzinon en Bavario, kaj precipe tutan trupon en Moravio” skribas c-ano Silfer en sia dua eseo, aperonta en aprilo 2025.

Laŭ li, “la fenomeno estas subtaksita ĝis nun en Esperantio, precipe pro la konekto inter radio kaj teatro, ankaŭ en formo de sonregistro, kiel okazis per la “Esperanta Songazeto”. Ĉi-jare oni universalkongresos en Bruno, urbo kiu brilas en nia historio pro “Verda Stacio”, kies aktoroj gravos en la ĉeĥa kinematografio post tiu esperantlingva komenco; sed kiu atentas pri tio, krom unu valora loka esperantologo, nia abonanto Miroslav Malovec?”

La februara numero de LF esploras la rolon de esperantistoj en la komenco de radiofonio, kiam interalie aperis la libro originale verkita en nia lingvo plej multe tradukota al aliaj idiomoj, ĝis nun.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.