Estis oficiale lanĉita la konferenco pri esperanto en Azio, organizata de Itala Interlingvistika Centro, Tadaima! kaj la Fakultato pri Politikaj kaj Sociaj Sciencoj de la Universitato de Pavio. La evento estas fiksita por la 11a de aprilo, je la 16h, en la cortile sforzesco de la antikva universitato. En la venontaj tagoj la akademiaj aviztabuloj pleniĝos je flugfolioj, sur kiuj elstaros la blazono de nia paktinta establo.
La konferenco ricevos ankaŭ la patronadon de la prestiĝa Centro de Studoj pri Popoloj Ekstereŭropaj (CSPE), fondita en 1959 kaj dediĉita al la memoro de grafo Cesare Bonacossa (1914–1987). La subtenon al la organizantoj oficialigis la prezidanto, prof. Pierluigi Valsecchi, esprimante sian ĝojon pro la iniciato.
Eblos partopreni ankaŭ per Zoom, tra kiu siavice konektiĝos unu el la prelegontoj, mag. Alessio Giordano, kiu havos la taskon fari la enkondukon. Post la ronda tablo de diskuto pri la ĉefa temo (gvidota de c-ano Giacomo Comincini, kun prof. Pancini kaj Pinfari) estos spaco por demandoj de la publiko.
Eventualaj pliaj informoj estos haveblaj (en la itala) en la instagrama paĝo de Tadaima!.
(iic)