La Registra Instanco aktivigas du fakojn

HeKo 867 4-C, 18 mar 25

Ekde la venonta monato plene aktivos du fakoj de la Registra Instanco, apud la plej grava, nome la Civitana aŭ matrikulo. La direktoro de la Registro, sen. Manuela Blanco, subskribos kontraktojn kun du aktistoj, kiuj estros la heraldikan respektive la deliktorikordan fakon. Laŭ Lex Lubomira la kontraktoj kun la novaj aktistoj estas ratifendaj de la Konsulo.

La heraldika fako registras ĉiujn blazonojn, motojn kaj personigitajn insignojn, laŭ la art. 7 de la Konstitucio. Ĝi legitimas per diplomo la novajn blazonojn, kaj provas kunlabori por desegni ilin. Probable ĝi okupiĝos ankaŭ pri la konkreta produktado de insignoj, ĝis nun neglektitaj, sed kies mendoj subite multiĝis lastatempe.

La deliktorikorda fako estas normigita de direktivo Eriksson-Giordano pri sekureco, Ĝi kolektas informojn pri esperantistoj, precipe kongresanoj, trafitaj de: a) denunco pro seksa molestado; b) agreso parola, skriba aŭ fizika aŭ ia ajn violento; c) distingo kiel “persona non grata” laŭ daŭre valida decido de la Kapitulo; d) malpermeso eniri kongreson pro decido de la Kortumo; e) denunco pro ne solventeco (ŝuldo ne pagita). 

Ankoraŭ en 2025 okazos la nomumo de la nova estro de la establa fako, kiu ĝisdate registras la statutojn, organigramojn kaj aliajn datumojn de la establoj aliĝintaj al la Pakto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.