La valoriĝo de la usona dolaro pli nocas ol utilas

HeKo 861 2-E, 11 jan 25

Dum la lastaj semajnoj kreskis ĉirkaŭ dekprocente la valoro de la usona dolaro kompare al eŭro kaj svisa franko, praktike ĝis la egaleco. Tio paŭsas la kreskon de la fluo de kapitaloj al Usono, kaj reflektas optimismon pri la ekonomia kaj politika konjunkturo en norda Ameriko. La fluon de kapitaloj konfirmas la paralele forta valoriĝo de Bitcoin, interpretebla kiel la ĉefa rimedo por movi kapitalojn en la mondo ne pasante tra la internacia banka sistemo.

La valoriĝo de la dolaro estas danĝero por multaj. Unuflanke ĝi altigas la koston de la ercoj, kaj negative trafas la transformajn ekonomiojn, kiaj estas tiuj en Eŭropa Unio. Ĉi-lastaj jam baraktas sub la premo de ŝtataj deficitoj kaj publika ŝuldo. Sed ankaŭ la antagonistoj de Okcidento ne inklinu al ĝojo: estas prudente por la BRICS-landoj importi kaj eksporti en la propraj valutoj, sed ili ne havas ankoraŭ komunan valuton por emisii debetbilojn. 

En plej granda risko la ŝtatoj ekster G7 sed ene de G20 kies publika ŝuldo estas en dolaroj: se la dolaro tro valoriĝas kompare kun iliaj ekonomioj, ne eblos la repagoj. Probable la krizo de ŝtatoj pro la publika ŝuldo krevos ene de du-tri jaroj. Tio koncernos ankaŭ EU-landojn, kie laŭtiĝos la voĉoj favoraj al secesioj, kiel antidoto al la venenita konjunkturo, aparte malbona por la eŭropaj “tradiciaj” firmaoj, kompare kun la teknologie novigaj en Usono.

Unu el la konsekvencoj certe estos la redukto de subvencioj, kio rekte koncernos la sistemon de UEA/TEJO. Alia estos la evaluo de la nemoveblaĵoj, en kresko de pluraj jaroj: okazos bremso, kaj ekzemple la valoro de Nieuwe Binnenweg 176 draste falos sub la milionon. Kompreneble en orienteŭropa urbo ĝenos okcidentan eksterlandanon pagi luojn en dolaroj, dum pagi luojn en forintoj aŭ levoj pli komfortos ol jam nuntempe.

(Giorgio Silfer, Pro Esperanto*)

*fondumo por la progreso de la esperanta popolo en la sektoroj konstrua, financa kaj sociala

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.