Manuela Blanco transprenas la oficon de Vickonsulo

HeKo 882 9-C, 14 aŭg 25

Fine de marto 2025 c-ino Oriane Condé anstataŭis eksiĝintan senatanon, kiel unua el la neelektitoj de la sama listo. Tial ke la eksiĝinto estis ankaŭ (Unua) Vickonsulo, lia ofico estis atribuita al la plej voĉdonita de la sama listo, nome sen. Manuela Banco, konforme al la art. 20, par. 4 de la Konstitucio.

Sen. Blanco petis iom da tempo antaŭ ol akcepti la oficon, havante jam plurajn delegojn kiel vickonsulo pri internaj aferoj. Ĉi-semajne ŝi komunikis al la Konsulino ke tiu rezervo falas: ŝi ekoficos kiel (Unua) Vickonsulo ekde la venonta kunsido de la Kapitulo, fine de aŭgusto 2025. Samtempe ŝi retenas ĉiun delegon kiel vickonsulo pri internaj aferoj: matrikulo, balotoj, kongresa buroo, konsorcia agendo.

 

Komentoj

c-ano Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado

14a Aŭg 2025 Ĵaŭ - 10h35

Mi ĝojas pro la bela novaĵo! La titolo de Unua Vic­konsulo, aparte prestiĝa kaj grava en nia konstitucia arkitekturo, estas justa rekono al la laboro de sen. Blanco, kiu dum tiuj ĉi jaroj estis vera kolono de nia konsorcio. Kaj mi fieras ke la du plej altaj civitaj postenoj estu ekde nun okupataj de virinoj. Gratulojn al ŝi!

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.