“Nestoj, festoj, manifestoj”: tiel Géza Felsö (bofrato de TEJO-prezidintino kaj eksa UEA-sekretario), titolis sian analizan kontribuon pri la Manifesto de Raŭmo antaŭ kvardeko da jaroj. Kaj efektive la Raŭma vojo daŭre trovas pilgrimantojn.
Unu el la nuntempaj estas c-ano Johannes Genberg el Svedio, kiu lanĉis meditadon pri sia paŝado sur tiu vojo, per propra Manifesto de la Mondpopolo. Laŭ li, la Manifesto de Raŭmo “celas krei esperantan identecon baze de la koncepto, ke la esperantistaro estas kvazaŭ memelektita lingva minoritato. La Raŭma manifesto mencias konstruon de nova internacia kulturo, sed ne kia ĝi estu, krom kulturo de egaleca interkontaktiĝo. La Mondpopola manifesto, male, celas konstrui identecon baze de la nebulaj, sed samtempe por ĉiu verdulo konataj valoroj de gefrateco, paco, egaleco kaj tiel plu. Mi celas konkretigi tiujn valorojn kaj fari ilin filozofio, kiu riĉigas nian kulturon kaj la vivon de la individuo.”
Dum antiraŭmistoj, en UEA kaj aliloke, kritikis kaj ridindigis raŭmismon (kiu ja ne estas nur la rezulto de unu sola dokumento, sed de pluraj) kaj ĝenerale ĉiun proponon ekster la finvenkisma dogmo (“extra ecclesiam nulla salus”), raŭmistoj kuraĝigas ĉiun kulturpolitikan kontribuon.
(se_leg)
Komentoj
Ĉu vere kamarado Johannes Genberg prezidas Svedan Laboristan Esperanto-Asocion? Mi demandas, ĉar en lia filozofio tute mankas la koncepto de klasbatalo. Kaj pli: li emfazas kosmopolitismon (burĝan nocion) kaj ne sennaciismon (= proletan kosmopolitismon). Laŭ la raŭma vojo, mi akceptas transnacian pli ol sennacian aŭ internacian pacifismon, ĉar tio pli kongruus kun la klasbatalo.
Aliflanke mi ne vidas konkretan aplikon de lia kosmopolitismo: por Zamenhof la apliko venus tra neŭtrale homa religio, por Lanti tra la proleta revolucio (tial estus perdita tempo instrui esperanton al malaperontaj pastroj aŭ burĝoj, kaj al lingvaj minoritatoj, ekzemple), por Privat tra mondfederismo kun gandhia (kaj kvakera) spirita elano. Kaj por Genberg?
Mi ne prezidas Svedan Laboristan Esperanto-Asocion. Mi estas la klubestro de Laborista, la stokholma klubo. Kaj tio ĉefe pro tio, ke mi estas la sola malpli ol 70 jarojn aĝa. Plie, mi estas maldekstrulo en vasta signifo, apartenanta al neniu flanko.
Mi ne havas rigidan koncepton de kosmopolitismo. Ĉi tiu projekto estas komuna projekto, en kiu mi estas nek instruisto nek gvidanto. Mi volas, kune kun aliaj homoj, trovi la plej bonajn kaj la plej utilajn interpretojn de la valoroj. Ne gravas por mi kiel ili estos. Antaŭ ĉio, mi estas demokrato, kaj mi volas evoluigi ĉi tion en demokratia maniero. Tio signifas, ke miaj propraj emoj ne gravas. Gravas nur kion la tuta komunumo volas.
La diktaturo de Donald Tusk instalita en Pollando fare de Eŭropa Unio enkondukas cenzuron. Ni estos ĵetitaj en malliberejojn pro opinioj kiuj estas kontraŭaj al la deziroj de la maldekstra-liberalaj politikaj gangsteroj. Ni ne rezignos pri niaj opinioj. Ni batalos ĝis la morto – aŭ la nia aŭ tiu de niaj malamikoj. Ni diras NE! al enmigrintoj perforte sendataj al Pollando el Germanio kaj aliaj okcidenteŭropaj landoj. Ni diras NE! al la klimata frenezeco kaj mensogoj. Ni diras NE! al krimuloj en Bruselo kaj Strasburgo. Ni diras: ekzistas nur viro kaj virino — ne estas 56 genroj, estas nur du genroj kaj certa nombro da homoj kun perturboj (ĉefe psikaj).
La klasbatalemaj esperantistoj konfrontiĝas kun la demando: kiel rilati kun la landoj de la “reala socialismo” (Sovetunio antaŭe, Kubo kaj Popola Ĉinio ankoraŭ nun)? Analoge la mondialismaj kaj eŭropismaj esperantistoj konfrontiĝas kun la demando: kiel rilati kun la institucioj teorie kreitaj por monda respektive eŭropa unuiĝo? kiel taksi ilian gradon de demokratio kaj pozitiva efiko?
Al la demando eblas respondi neŭtrale: UN kaj EU interesas min nur por enkonduki esperanton kiel oficialan (help)lingvon, la cetero ne gravus. C-ano Genberg jam rifuzas la neŭtralan (fakte finvenkisman) respondon, per siaj manifesto kaj civitaniĝo. Sed ne eblas respondi eĉ neŭtre: mi ĵetis la ŝtonon en marĉon, sidas, atendas. Unue, ĉar ne vere temas pri marĉo: aliaj donis jam respondojn, eventuale malplaĉajn, certe ne ignoreblajn, kadre de mondialismoj (anarkie-alternativa respektive mondfederisma). Due, ĉar necesas almenaŭ indiki la procedon, laŭ kiu la “tuta komunumo” decidus. Zamenhof supozis kunvoki kongreson de “neŭtraluloj” (lasta termino anstatataŭ homarano, nenia rilato kun la signifo en PIV), kaj elektis landon (Svislandon) kaj organizantojn (svisajn framasonojn, ne nur esperantlingvajn), dum la lastegaj jaroj de sia vivo, jam mondmilite.
Johannes Genberg certe pravas pri unu afero: Esperanto estas lerninda ne pro sia facileco, sed pro la malfacilegaj demandoj kiujn ĝia ekzisto ebligas ekkoni, se oni pretas por ili.
Ŝajnas ke Johannes Genberg faris implican elekton, uzante la esprimon “mondpopolo”, kiun enkondukis kaj uzis nur La Praktiko, subtitolita La Gazeto de la Mondpopolo, de 1946 ĝis 1970. Vikipedio atestas:
En 1946, Universala Ligo transprenis la eldonadon de la gazeto. Ĝi reaperis kun la antaŭa celo, instigi al praktikado de Esperanto, ligi al la Movado kaj doni facilajn legaĵojn “post la kurso”. Aldone, ĝi nun celis disvastigi mondfederismon, kion indikis ankaŭ ĝia nova subtitolo “La gazeto de la mondpopolo”.
Vikipedio tamen ne klarigas kial La Praktiko ĉesis. Preskaŭ certe ĝin mortigis Universala Esperanto-Asocio, rezignante pri la eldonado dum la lastaj jaroj, ĉar tro deficita. Sed oni atentu ke “post hoc” ne signifas nepre “propter hoc”.
(Re)leginde pri mondialismo kaj internaciaj organizoj:
https://www.esperantio.net/heko/la-verda-majoritato-pri-la-internaciaj-…