Nia lingvo en la poezia PEN-maratono

HeKo 901 9-B, 24 jan 26

Ankaŭ esperanto alestos la poezian maratonon kiun PEN Internacia organizas telematike, rezervitan al la minoraj kaj minoritataj lingvoj, kaj al junaj verkistoj: nin reprezentos sen. Alessio Giordano per kvar propraj tankaoj — unu el la tre malmultaj kontribuoj de ekster Eŭropo al la esperanta metriko.

En nia poezio tamen la tankao estas kalkulata laŭ silaboj, ne moraoj kiel en la japana. Krome la dispozicio okupas kvin horizontalajn versojn, ne du. Kaj male al la japana, tankaoj kelkfoje rimiĝas, ekzemple ĉe Miyamoto Masao, Giorgio Silfer kaj aliaj, inkluzive nun ĉe Alessio Giordano, kies prezento realiĝos per televida deklamo.

— Esperanta PEN
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.