Nova fonduma konsilio por Pro Esperanto

HeKo 868 9-C, 1 apr 25

Konforme al Lex Argentaria, la Civita “banko” havas novan fonduman konsilion por la nova mandato 2025-29: ĝin nomumis hieraŭ la Senato, laŭ propono de la Konsulo, kaj ĝi konsistas nur el personoj rezidantaj en la neŭŝatela kantono. Temas pri gec-anoj Pierre Berger, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, kiuj elektos inter si la prezidanton de Pro Esperanto; eblos koopti pliajn membrojn.

C-ano Silfer realigas la rektan ligon inter la fondumo kaj la Kapitulo, ĉar samtempe la Senato ratifis lian nomumon al la posteno de vickonsulo pri financoj, ĉiam laŭ propono de sen. Lorena Bellotti, Konsulino. Dum la pasinta mandato li ne sidis en la fonduma konsilio ĝis la forpaso de sen. Marie-France Conde Rey: li agis kiel prokuristo, kaj ankaŭ kiel vicprezidanto nur en la lasta jaro.

Pro Esperanto (FPEF), fondita en 2010, estas enskribita en la komerca registro de la neŭŝatela ŝtato, sed pro sia transnacia aktiveco ĝi havas la svisan konfederacion mem kiel kontrol-instancon. FPEF estas la sola Civita instanco kun jura personeco, nome aŭtonoma establo kiu ne rajtas aliĝi al la Pakto. Antaŭ la akiro de jura personeco ĝi estis nur fonduso.

La aktiveco de FPEF en la konstrua, financa kaj sociala sektoroj etendiĝas al tri kontinentoj, pli specife Belgio, Bulgario, Burundio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Meksiko, Svedio, Svislando. Kiel regio FPEF administras nemoveblaĵojn laŭ direktivo Maĝarova, plejparte en Svislando; ĝi ankaŭ ellaboras planojn por financa kaj organiza resanigo de bankrotontaj establoj (ekzemple en Svedio) kaj ĝenerale subsiduas (kio ne signifas “subvencias”) al ĉiu paktinto laŭpete.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.