Nieuwe Binnenweg 176 estas misŝanca adreso, precipe se oni konsideras la rilatojn inter sensalajraj gvidantoj kaj (sub)salajratoj. La konfliktoj en UEA atingis akrajn pintojn, se oni memoras kion la proteste eksiĝanta direktoro Osmo Buller publike skribis pri la tiama prezidanto Renato Corsetti, en aŭgusto 2001; ĝuste ĉi-lasta, jam prezidinto sed ankoraŭ komitatano, iniciatis la maldungadon de la tuta burokrata aparato, en aŭtuno 2018, kio efektiviĝis ekde junio 2019.
Lastatempe en la vaka domo de UEA iom post iom sporade aperas junaj homoj, kiel volontuloj aŭ eĉ oficistoj de TEJO. Se Roterdamo ne plu havas ĝispensian burokration (paralele al ses jarojn daŭraj prezidantoj), Roterdameto ekhavas la propran, tamen ne ĝispensian, kaj kun prezidantoj nur unu jaron daŭraj; kvankam nur kelkaj semajnoj povas sufiĉi por travivi konfliktojn.
La realo estas ke, en tiaj kuntekstoj, io kaj iu estas pli bezonataj ol prezidantoj aŭ direktoroj. Kio? la certeco ke oni faras ion vere utilan por la esperanta popolo — kaj la certeco mankas. Kiu? Vere inspira kaj aŭtenta kulturpolitika manaĝero — kaj ankaŭ tiu mankas en la Nederlande registritaj grandaj (se grandaj) asocioj. Tial, pli-malpli frue, la konfliktoj ekestas.
Poste, la konfliktoj estas uzeblaj instrumente. Iuj povus diri ke venis la tempo tranĉi kapojn kiuj de tro da jaroj sidas samloke (kiel Carlos Pesquera Alonso aŭ Mia Nordentoft). Aliaj, ke oni eksigu kelkmonatan prezidanton tro stare sur sia kubo. Plej malice, (re)konato pseŭdonime riproĉus al TEJO esti tro aŭtonoma (fakte ĝi ne estas), anstataŭ resti jungita al la sama ĉaro kun la sama koĉero: TEJO en mallonga pantalono, Roterdamo kaj Roterdameto.