Malgrandaj investantoj tremas pro la falo de la borsoj, precipe en Azio kaj Usono, sekve de la akciza strategio de prezidento Trump. Se tio kondukus al la ruino de la ĉina ekonomio, tio havus geopolitikan logikon: oni ensorbis komunismon en la kapitalisman sistemon por poste dronigi ĝin per bankroto. Sed ni pensu en malpli granda skalo.
Kio okazos al investantoj en Esperantio? Al la borso konfidas sin plej multe Esperantic Studies Foundation, kiu en 2008 perdis rimarkindan parton de sia kapitalo, kadre de la tiama krizo de la usona banka sistemo. La Universala relative diversigis siajn investojn, eble preferante obligaciojn, sed tio ne ŝirmas komplete. El ambaŭ, neniu investis en nemoveblaĵoj, Roterdamo eĉ elektis suicidan staton, gardante preskaŭ malplenan domon vane vendatan jam de tri jaroj.
Fondumo Pro Esperanto ĝis nun evitis valorpaperojn, investante preskaŭ nur en nemoveblaĵoj, kiuj pli kaj pli valoriĝas. Nu, en la uragano vekita de Donaldego iu riskas ĉiom, alia nur iom, kaj ni neniom.