HeKo 865 5-C, 2 mar 25
Morgaŭ la Konsulino, sen. Lorena Bellotti, kaj la vickonsulo pri bibliotekoj, sen. Rubeno Fernandez, testos unuafoje la novan sistemon kMeet per kiu, kadre de la domajno esperantio.net (neniom rilata al Usono), okazos la telematikaj kunsidoj de la Kapitulo, kaj iom post iom de ĉiuj fakrondoj kaj instancoj ene de la Esperanta Civito.
Fakte Skajpo, ĝis nun uzata, ĉesos ekzisti je 5 majo 2025. La konsilata transiro al Teams ne ŝajnas oportuna. Eblas uzi servon el la domajno, ĝis nun neglektitan, kaj tiun oni testos ĝuste morgaŭ.
La servo taŭgas por pluropaj kunsidoj (inkluzive de teleinstruado al dekoj da lernantoj) sed ankaŭ por duopa interparolo. En tiu ĉi kazo ne necesas havi adreson ene de la domajno, sufiĉas ke unu havu.
(rF)