Vendota, malplenigata, ne interkonsentita: tiel en Roterdamo

HeKo 901 5-A, 29 jan 26

La nuna pozicio de la Estraro estas: 1) daŭre subteni la strategian decidon vendi la domon, konforme al la rekomendoj de la Komitato ekde 2021 kaj la rekonfirmo en Brno (2025); 2) kiel nun, same ne akcepti malpli ol 1.150.000 eŭrojn;  3) vendi nur kun klaraj sekureco aŭ kondiĉoj; 4) strebi al pli forta jura protekto (pli alta antaŭpago, se eble) kaj pli realisma transdona dato (preferinde ĉirkaŭ junio 2026); 5) resti fleksebla pri la garantisumo kaj preciza dato, se tio estas bezonata por finvendi.

Laŭ tiu ĵusa publika informo la Universala daŭre intencas sed ne sukcesas vendi sian domon en Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo. Intertempe “Pri la liberigo de la domo: la laboroj progresas. UEA ekluis deponejon por konservi materialojn – kaj parto jam estas movita. La rulŝrankoj de la la ĉambro, kie antaŭe troviĝis Biblioteko Hector Hodler, estis transdonitaj al Internacia Esperanto-Arkivo en Belgio.”

Tamen parto de la stoko de la libroservo restas en la domo, kiu lastatempe eĉ devis akcepti la personan, vastan arkivon de Rob Moerbeek, ĵus mortinta eksoficisto. Kaj la laborforto malkreskis, ĉar la libroservisto/estro definitive foriris.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.