Se en du landoj loĝas la granda plejmulto da hebreoj (sep milionoj en unu, pli ol kvin milionoj en la alia), oni facile deduktas kial Israelo kaj Usono havu bonajn rilatojn, unuflanke, kaj kial la malamo al unu kontaĝu la alian, aliflanke; sed antisemitismo estas pli ol la surface videbla kontraŭusoneco kaj kontraŭcionismo, pli ĝenerale kontraŭ kapitalismo kaj kontraŭ okcidento.
Kiam Israelo ankoraŭ ne naskiĝis (kaj ni memoru ke ankaŭ Sovetunio volis ĝin), kiam Usono ankoraŭ preferis izoli sin de la geopolitiko, tamen antisemitismo ekzistis. Malami la hebreojn estis heredaĵo el la antikveco, kiun unu judaisma sekto (kristanismo) puŝis al pli alta grado dum la mezepoko, dum la islama civilizo estis pli tolerema (kaj ankoraŭ nun vera islamano distingas inter anticionismo kaj kontraŭjudeco). Sekvis sekulara malamo, nutrata de skandaloj bazitaj sur kalumnioj kaj falsaĵoj, kiel la afero Dreyfus en Francio kaj la Protokoloj de la Saĝuloj de Ciono en Rusio.
Nuntempe, trans la interŝemida konflikto eksplodinta la 7an de oktobro 2023, la plej taŭgan pretekston por pravigi antisemitismon donas Chabad Lubavitch, organizo kies ĉefa bazo situas en Nov-Jorko.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”
Aldonu komenton