Balotejoj, subbalotejoj kaj limdato
Hodiaŭ kompletiĝas la telematika distribuo de programoj, kandidatlistoj kaj balotilo al la voĉrajtaj okaze de la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito.
Hodiaŭ kompletiĝas la telematika distribuo de programoj, kandidatlistoj kaj balotilo al la voĉrajtaj okaze de la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito.
Unu el la du ankoraŭ vivantaj kunfondintoj de Kultura Centro Esperantista, s-ro Claude Gacond (1931[1952]-2024), mortis hieraŭ en ĉaŭdefona kadukulejo. Profesie elementa instruisto, li estis politike aktiva en la socialista partio, kiun li reprezentis en la kantona Parlamento dum sia junaĝo.
Ne la unuan fojon al terminologio estos dediĉita la Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, sed la 11a, kiu disvolviĝos 1-4 majo 2025 en Ĉaŭdefono, havos sian fokuson sur aparte grava demando: Kio post la morto de Terminologia Esperanto-Centro?
Konciza retrospektivo pri la diplomekzamenoj en Esperantio post la dua mondmilito devas komenciĝi per la landaj institutoj. Ankoraŭ en la 1970aj en okcidenta Eŭropo ekzistis du paralelaj strukturoj: la landaj asocioj kaj la laboristaj asocioj por disvastigi la lingvon, la landaj institutoj por kunordigi la instruadon kaj la ekzamenojn, kun produktado de diplomoj.
Hieraŭ forpasis c-ano István Nemere (1944[1962]-2024), grava romanisto kaj novelisto, la plej ofte (kvarfoje) gajninta la premion “La Verko de la Jaro”, kunfondinto kaj dum dek du jaroj prezidanto de Esperanta PEN-Centro, kunvokinto de la unua forumo el kiu fontis la Pakto por la Esperanta Civito, kies parlamentano li estis dum la unua mandato, kaj membro de ties Lingva Komitato ĝis nun.
La akurate aperinta novembra numero de “Heroldo de Esperanto” (2360) deciĉas la interajn paĝojn al la tre interesaj prelegoj dum la sukcesa simpozio “Horizontoj de la nuna Esperantio”.
La censado de la Esperanta Civito pri la jarkvino 2020-2024 estos preta je 30 novembro 2024, sed jam montriĝas rimarkinda kresko preskaŭ ĉie, laŭ la balotejoj. La Civitanaro tiom kreskis ke la Civito fariĝis senkonteste la plej multnombra subjekto laŭ individuoj, post UEA/TEJO: ekzemple SAT estas larĝe superita.
La redakcio de “Literatura Foiro” kunsidis hieraŭ telematike sub la prezido de la ĉefredaktoro, c-ino Perla Martinelli. En la tagordo reliefis du temoj: la redistribuo de taskoj kaj la kovriloj por 2025.
Jam proksimiĝas la fino de 2024, kies jarkolekton ni dediĉis al packulturo kaj militliteraturo. Kvankam tre grava kaj bedaŭrinde aktuala por la nuna epoko, ĝi estas tamen malfacila itinero, kiun ni klopodis faciligi per la apudigo de pli ŝatataj temoj, de literaturo ĝis muziko, de lingvistiko ĝis filozofio, prozo, poezio kaj pluraj recenzoj.
Pasintsemajne c-ano István Nemere festis sian okdekan datrevenon, partoprenis en aŭtografa kunsido kaj tuj poste malsaniĝis. La verkisto, kiu kun okcent aŭtoritaj libroj estas konsiderata la plej fekunda en la mondo, estis enhospitaligita per ambulanco. Nun li kuŝas en profunda anestezio kaj la kuracistoj luktas por lia vivo.
Hodiaŭ forpasis Licia Rognini, vidvino de nia honora civitano Giuseppe Pinelli. Ŝi atingis la naŭdeksesan jaron en plena mensa lucido, kiel mi memoras okaze de vizito en ŝia hejmo antaŭ preskaŭ du jaroj.
La delegacio de Kultura Centro Esperantista, konsistanta el sen. Lorena Bellotti kaj c-ano Alessio Giordano, ĵus revenis el Istanbulo, kie ili reprezentis nian lingvon ĉe diversaj laborgrupoj dum la internacia konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo. Ili estis la solaj por esperanto kaj ankaŭ el Svislando, kvankam alia instituto nun aliĝas el Grizono (por la romanĉa lingvo).