Senata reglamento

Art. 0: Lingva klaŭzo

  1. Reglamento estas regularo pri la apliko de leĝo. En ĉi tiu kazo temas pri la artikoloj koncernaj la Senaton, en la fundamenta leĝo de la Esperanta Civito, nome la Konstitucio.
  2. Ĉiuj nomoj kaj proponoj koncernaj oficon estas komprenendaj sen difinita sekso.
  3. La (elektita, nomata unua) Vickonsulo anstataŭas la Konsulon, eĉ sen eksplicita mencio en la reglamento, konforme al la art. 20, par. 4 de la Konstitucio.
  4. La difino de vorto donita en ĉi tiu reglamento superas la eventuale nekongruan signifon en aliaj leksikografiaj referencoj.
  5. Prezidanto estas sinonimo de Konsulo, Vickonsulo aŭ senata dojeno en la ofico de tagprezidanto.
  6. Se ne ĉeestas alia indiko, la mencio pri artikolo aŭ paragrafo implicas ke temas pri ĉi tiu reglamento.

 

Ĉapitro I: Pri la senatanoj

Art. 1: Mandato

  1. La Senato estas la branĉo de la Civita Parlamento kie la civitanaro estas individue kaj proporcie reprezentata dum kvinjaraj mandatoj.
  2. Rajtas esti senatanoj nur la civitanoj kiuj aĝas inter 25 kaj 75 jaroj je la limdato de la kandidatiĝoj.
  3. La senatanoj estas dek naŭ, el kiuj du estas la Konsulo kaj la Vickonsulo, nome la ĉefkandidatoj de la plej balotita listo.
  4. Senatano ne rajtas esti samtempe forumano aŭ kortumano (malpermeso de kumulo), sed forumano aŭ kortumano rajtas kandidatiĝi por la Senato, ne rezignante la oficon ĝis la proklamado pri la balotrezulto.

Art. 2: Enpostenigo

  1. La senatanoj ekoficas tuj post kiam la Forumo proklamis la balotrezulton.
  2. Se ĵus proklamita senatano estas forumano aŭ kortumano, li devas tuj deklari al la Forumo sian rezignon favore al la senata posteno. Sen tiu deklaro (parola se li ĉeestas, skriba se li forestas) li estas tuj anstataŭita de la unua el la neelektitaj (art. 5).
  3. La ĵus proklamita senatano ĵuras fidelecon al la Konstitucio, super mallonga teksto de li mem elektita, kaj kopiota sur la Senata ĵurlibro.

Art. 3: Grupoj: formado

  1. Tuj post la proklamado pri la balotrezulto ĉiu senatano estas aŭtomate registrita kiel membro de la senata grupo de la referenca kandidatlisto.
  2. Komence de la unua senata sesio, senatano rajtas transiri al alia grupo, aŭ formi plian, el minimume tri senatanoj.
  3. Nur grupoj kiuj referencas al kandidatlistoj efektive partoprenintaj en la baloto povas konsisti el malpli ol tri senatanoj.
  4. Post la unua senata sesio la senatanoj rajtas je la ŝanĝoj en la par. 2, sed tiam necesas la aprobo de la Senato mem.

Art. 4: Grupoj: organizo

  1. Ĉiu senata grupo indikas propran oficialan proparolanton aŭ grupestron.
  2. La Konsulo povas konsulti la grupestrojn pri proceduraj temoj, sen diskriminacio favore al la majoritato.
  3. La grupoj estas sendependaj de la komitatoj kunordigaj kaj subtenaj (KoKuSoj) por la referencaj kandidatlistoj.
  4. La grupoj povas normigi sian internan vivon per propra regularo, demokratie formulita kaj aprobita de la samgrupaj senatanoj.

Art. 5: Anstataŭigo

  1. Se la senatano perdas sian posteno (pro kumulo, morto, demisio aŭ analoga kazo), lin anstataŭas aŭtomate la unua el la neelektitaj de lia kandidatlisto.
  2. Se ne estas sufiĉe da kandidatoj por kovri ĉiujn postenojn balote asignitajn al iu kandidatlisto, la vakajn postenojn okupas la unuaj el la neelektitoj de la aliaj listoj, proporcie al la voĉoj de tiuj listoj.
  3. La Konsulo estas anstataŭebla rilate la senatan postenon laŭ la supraj paragrafoj; rilate la konsulajn povojn mem, lin anstataŭas nur la Vickonsulo.
  4. La senatano kiu anstataŭas alian antaŭ la fino de la mandato ne daŭras kvin jarojn, sed nur ĝis la fino de la kuranta mandato.

Art. 6: Demisio

  1. Senatano anoncas sian demision per skriba komuniko al la Konsulo, aŭ al la Vickonsulo se temas pri la demisio de la Konsulo mem.
  2. La demisio devas esti en la tagordo de la unua senata sesio post la komuniko al la Konsulo; se la Senato akceptas ĝin, tuj aplikiĝas la art. 5.
  3. La demisio de senatano estas deviga, se la Kortumo komunikas al la Konsulo verdikton de kondamno kontraŭ la koncerna senatano, post proceso en dua grado, pro delikto kontraŭ la civita bono (malversacio, fraŭdo, falsa atesto, privata intereso en oficaj agoj, misuzo de povoj ktp).

Art. 7: Suspendo

  1. La suspendo estas portempa demisio, kiu trafas senatanon responsan pro grava perturbo de la parlamenta laboro.
  2. La suspendita senatano ne plu rajtas partopreni en la laboro de la Senato, sed konservas la koncernajn devojn. Li ne estas anstataŭigita, kaj li restas enkalkulenda por la kvalifikita plejmulto.
  3. La suspendo decidas la Senato, per absoluta plimulto. Ĝia daŭro varias de unu tago ĝis ses monatoj, laŭ graveco kaj eventuala recidivo, kaj estas renovigebla de la Senato mem.
  4. Kontraŭ suspendo la senatano rajtas apelacii ìe la Kortumo. La apelacio aŭtomate senvalidigas la suspendon, ĝis decido de la Kortumo, konfirme aŭ kasacie.
  5. La suspendo de senatano estas aŭtomata kaj ne apelaciebla, se li estas kondamnita de la Kortumo en unua grado, pro delikto kontraŭ la civita bono. La suspendo daŭras ĝis la verdikto de la proceso en dua grado.

 

Ĉapitro II: Pri la kunsidoj

Art. 8: Unua kunvoko

  1. La Senato kunsidas unuafoje tuj post la Forumo proklaminta la balotrezulton por la Senato (unua parlamenta sesio).
  2. La eliranta Konsulo, konsultinte la enirantan, kunvokas la unuan parlamentan sesion en la nova mandato; la sesio okazas ene de naŭdek kvin tagoj post la dato de la balotkontrolo.

Art. 9: Kunvokoj

  1. La Senato estas ordinare kunvokita de la Konsulo, eksterordinare ankaŭ laŭ peto de almenaŭ kvin senatanoj, aŭ du grupestroj. La peto devas prezenti la temojn por la tagordo, kun la aldono de la koncernaj tekstoj.
  2. La oficiala kunvoko, kun la tagordo kaj la necesaj aldonaj tekstoj, devas atingi la senatanojn almenaŭ dek tagojn antaŭ la kunsido.
  3. Ordinaraj sesioj (el unu aŭ pli da kunsidoj) okazas maksimume du fojojn jare, el kiuj unu prefere kun la Forumo (parlamenta sesio).
  4. Eksterordinaraj sesioj (el unu aŭ pli da kunsidoj) okazas ene de cent okdek tagoj post la peto. Trans tiu tempolimo, la petintoj rajtas mem kunvoki la Senaton (memkunvokita sesio).

Art. 10: Tagordo

  1. Konsultinte la Kapitulon kaj la grupestrojn, la Konsulo aŭtonome difinas la ĝustatempe komunikas la tagordon de la senata sesio.
  2. La tagordo devas enhavi, inter la unuaj eroj, la komunikojn de la Konsulo. Tiam la Konsulo komunikas nur informocele, sen posta diskuto, la senkulpiĝon pro neĉeesto, la mesaĝojn kaj petskribojn senditajn je la specifa atento de la Senato, la liston de la proponoj ricevitaj sed ne entagordigitaj.
  3. Escepte de leĝproponoj, ekstraj tagorderoj estas proponeblaj de senatano aŭ kapitulano tuj antaŭ la malfermo de la sesio; ĉe la malfermo la prezidanto submetas ilin al la Senato por akcepti ilian entagordigon.

Art. 11: Sidejo

  1. La Senato ne havas fiksan kunsidejon, sed prefere kunvenas en lando kie la kondiĉoj estas plej favoraj.
  2. La kunvenejo devas enhavi meblaron kaj teknologion konvenajn por sesio de eta parlamento, kaj adekvatan spacon en distingitaj lokoj, por la senataj grupoj, la Kapitulo, la kortumanoj, la forumanoj, la funkciuloj kaj helpantoj, la gastoj kaj invititoj, la civitanoj kiel publiko.

Art. 12: Prezido

  1. La Konsulo prezidas la kunsidojn de la Senato.
  2. Se forestas kaj la Konsulo kaj la Vickonsulo, la kunsidon tagprezidas la plej aĝa inter la ĉeestantaj senatanoj (dojeno).
  3. La Konsulo decidas pri la publikeco de la kunsidoj kaj pri eventualaj invitoj.

Art. 13: Protokolo

  1. La Konsulo nomumas fidindan kaj akuratan civitanon kiel protokoliston.
  2. La protokolisto responsas pri la redaktado de la protokolo, ĝia tajpado kaj dissendo nur al la senatanoj ene de tridek tagoj post la kunsido (provizora protokolo).
  3. La senatanoj havigas al la protokolisto, kun kopio al ĉiuj gekolegoj, siajn rimarkojn. Se neniu senatano reagas (pri la rimarkoj) ene de dek tagoj, la protokolisto modifas la tekston laŭ la ricevitaj rimarkoj.
  4. La korektita teksto (definitiva protokolo) iras tuj de la protokolisto al la senatanoj. Manke de reagoj ene de kvin tagoj, la teksto estas konsiderata kiel aprobita kaj diskonigebla (formaligita protokolo).
  5. Post la subskribo(j) de la prezidinto(j), la originalo de la protokolo kaj la koncernaj aldonaĵoj (aprobitaj dokumentoj, balotiloj ktp) estas konservataj sub la responso de la Konsulo, nome la vickonsulo pri internaj aferoj.

Art. 14: Kvorumo

  1. Por ke la kunsido estu kvoruma, necesas la fizika ĉeesto de almenaŭ dek senatanoj.
  2. La kunsido estas supozita kiel kvoruma, se neniu senatano petas la kontrolon pri la kvorumo.
  3. La senatano kiu petas la kontrolon pri la kvorumo estos ĉiukaze enkalkulita inter la ĉeestantoj.
  4. Leĝo finredaktita dum senata kunsido ne kvoruma estas voĉdonita perkoresponde.

Art. 15: Diskuto: intervenoj

  1. Neniu rajtas interveni sen la permeso de la prezidanto.
  2. La diskuton enkondukas la referanto indikita en la koncerna ero de la tagordo.
  3. En la enkonduka diskuto ĉiu senatano rajtas paroli unu fojon, dum dek minutoj. Li povas cedi parte aŭ tute sian tempon al samgrupano. La prezidanto nek cedas sian tempon nek estas submetita al tempolimigo.
  4. En la diskuto pri la unuopaj eroj de artikita propono rajtas je dekminuta interveno po unu senatano grupe (prefere la grupestro), la Konsulo kaj la koncernataj vickonsuloj (kapitulanoj).
  5. Ĉiu senatano rajtas je triminuta voĉdeklaro, kaj pri unuopa ero kaj okaze de la fina voĉdono.

Art. 16: Diskuto: amendoj

  1. Konsultinte la grupestrojn, la prezidanto povas fiksi limhoron por liveri proponojn de amendo; post tiu horo la proponoj ne estas plu akceptitaj.
  2. Amendojn rajtas proponi ankaŭ kapitulano kiu ne estas mem senatano.
  3. Pri ĉiu amendo validas la samaj tempolimoj de la art. 15, par. 3, kun la aldono de enkonduka dekminuta interveno fare de la amendoproponinto.
  4. En malkaŝa voĉdono la amendoj pri la sama temo, se alternativaj, estas submetitaj al voĉdono komencante per la plej laste proponita; kies eventuala akcepto aŭtomate faligas la alia(j)n en alternativo.
  5. Pri kompletigo ne alternativa al la amendo (subamendo) la prezidanto voĉdonigas nur se la amendo mem estas aprobita.
  6. Amendo ne estas submetebla al apartaj diskutoj kaj voĉdono, se ĝin akceptas anticipe la koncernata referanto. Tuj eblas kontraŭamendo de eventuale malkonsenta senatano.
  7. La prezidanto povas kunigi la amendojn pri la sama temo, se ili estas inter si tre similaj aŭ eĉ nur ripetaj (obstrukciismo), kaj voĉdonigi ilin bloke.

Art. 17: Diskuto: fermo

  1. La diskuton fermas nur la prezidanto, kiu antaŭe fermas la liston de la intervenontoj, per lasta alvoko al sinanoncoj por interveno.
  2. La fermon de la diskuto, same kiel por aliaj kazoj (fermo de voĉdonado, ekzemple), anoncas la frapo de la prezidanta maleo.

Art. 18: Voĉdono: proceduro

  1. La voĉdonoj okazas malkaŝe, per manlevo, krom se la prezidanto, aŭ almenaŭ tri senatanoj, aŭ unu grupestro petas sekretan voĉdonon.
  2. La voĉdonoj estas devide sekretaj, per balotilo, se temas pri elekto aŭ nomumo de personoj por ofico.
  3. Kapitulano ne voĉdonas, se li ne estas mem senatano.
  4. Se temas pri artikita propono (leĝo, administra akto, rezolucio) kaj la prezidanto, aŭ almenaŭ tri senatanoj, aŭ almenaŭ unu grupestro tion petas, la Senato voĉdonas artikolon post artikolo, paragrafon post paragrafo, alineon post alineo (voĉdono laŭ unuopaj eroj). La prezidanto povas postmeti la pritakton de iuj unuopaj eroj.
  5. Voĉdoninte ĉiujn erojn, la tuta propono estas submetita, post eventualaj voĉdeklaroj, al la definitiva aprobo (fina voĉdono).
  6. Neniu rajtas interveni dum la voĉdono, krom se temas pri procedura demando.
  7. Se necesas voĉnombrantoj, ili estas la du plej junaj el la ĉeestantaj senatanoj, unu el la majoritato kaj alia el la opozicio.
  8. En kazo de malklareco dum malkaŝa voĉdono, la prezidanto ree voĉdonigas, ĉi-foje per unuopa alvoko de la senatanoj, laŭ alfabeta ordo.

Art. 19: Voĉdono: plimultoj

  1. Senatano povas voĉdoni pore, kontraŭe, sindetene (aŭ blanke). Li povas ankaŭ ne partopreni la voĉdonon, lasante la kunsidejon: tiam la kvorumo malaltiĝas.
  2. Por aprobi leĝproponon necesas almenaŭ dek voĉoj poraj, sendepende de la kvorumo (absoluta plimulto aŭ normala plejmulto); ekzemple dek el dek kvar. Esceptas kazoj kiel modifo de Konstitucio, kie necesas tri kvaronoj de la tuta Senato, do dek kvin pore (kvalifikita plejmulto).
  3. Por aprobi administran akton necesas duono plu unu de la esprimitaj voĉoj (simpla plimulto): ekzemple ok pore, kvar kontraŭe, du sindetene.
  4. Por aprobi aliion (rezolucion, deklaron, entagordigon ktp) sufiĉas ke la poraj voĉoj superu la kontraŭajn (relativa plimulto): ekzemple ses pore, kvar kontraŭe, kvar sindetene.
  5. Okaze de egaleco de voĉoj poraj kaj kontraŭaj en malkaŝa voĉdono, la plimulto estas tiu kiu enkalkulas la prezidanton. Egaleco de voĉoj en sekreta voĉdono signifas malaprobon.

Art. 20: Procedura demando

  1. Senatano rajtas mallonge interveni, ekster la tagordo, pri la tagordo mem.
  2. Tiu interveno, nomata procedura demando, estas tuj traktenda prioritate, kondiĉe ke ne komenciĝis sekreta voĉdonado.

Art. 21: Persona fakto

  1. Persona fakto estas grave malĝusta aserto fare de senatano pri la konduto aŭ opinio de kolego.
  2. Senatano rajtas peti la parolon pro persona fakto, indikante tre koncize la kialojn.
  3. Se la prezidanto konsentas, la senatano intervenas pro persona fakto, fine de la diskuto pri la koncerna temo, dum maksimume tri minutoj.

 

Capitro III: Pri la normigo

Art. 22: Proponoj

  1. Propono estas la fundamento de ĉiu proceduro kondukonta al normiga decido: sen propono ne okazas diskuto kaj voĉdono.
  2. Ĉiu senatano rajtas proponi leĝon, administran akton, rezolucion, deklaron, rekomendon.

Art. 23: Leĝpropono: anonceblo

  1. La Konsulo estas la unua ricevanto de ĉiu leĝopropono, pri kies anonceblo li responsas.
  2. Leĝpropono estas anoncenda al la Senato ene de dek tagoj post la ricevo, kondiĉe ke en ĝi (al)estu: enkonduka raporto de la proponinto(j), ĉiuj partoj aŭ aldonaĵoj eventuale menciitaj en la teksto, artikolo(j) por klarigi kiel kovri la kostojn kaŭzotajn de la leĝo (financa klaŭzo), neniu elemento kontraŭkonstitucia.
  3. Se la Konsulo ne trovas leĝproponon anoncebla, li tuj komunikas al la proponinto(j) la kialojn de la neanonceblo.
  4. Ene de dek tagoj post la anonco al la Senato, se neniu senatano levas demandon kiu postulas plian esploron pri la anonceblo, la Konsulo alvokas al senatokonsulto kaj anoncas pri la leĝpropono en la Civita organo.
  5. La leĝpropono traktita de senatokonsulto situos en la tagordo de la tuj venonta senata sesio.

Art. 24: Leĝpropono: reproponado

  1. Leĝpropono malaprobita de la Senato estas reproponebla (kun aŭ sen modifoj) nur dudek kvin monatojn post la malaproba voĉdono. La reproponita teksto devos trapasi denove la proceduron preskribitan en la art. 23.
  2. Leĝpropono kiu ne trapasas la lastan voĉdonon antaŭ la fino de la senata mandato estas reenskribebla en la tagordo de la dua sesio en la nova mandato, kondiĉe ke ene de dudek kvin tagoj post la unua sesio ĝi estu reproponita de iu ajn senatano, precize tia kia ĝi estis fine de la malnova mandato. Post la indikita tempo, la reproponita teksto devos trapasi denove la proceduron preskribitan en la art. 23.

Art. 25: Administra akto

  1. Leĝo difinas la ĝeneralajn principojn de la normigo, kaj administra akto aplikas ilin; tial administrajn aktojn proponas precipe la ekzekutiva povo.
  2. En la ordinara normiga procedo, senatano(j) proponas leĝojn, kapitulano(j) proponas administrajn aktojn, la Konsulo aplikas la normojn per dekreto. Ekzemple, la Registron principe normigas leĝo, kies aplikon detale normigas administra akto, eventuale en formo de reglamento: ambaŭ estas submetendaj al la aprobo de la Senato; male, la nomumon de la matrikulisto, antaŭvidita de la leĝo, faras la Konsulo per dekreto, kiun la Senato ne bezonas aprobi.
  3. Por la diskuto kaj aprobo de administra akto validas la sama proceduro kiel por leĝpropono, sed kun la sekvaj diferencoj:
    1. La Konsulo submetas la aktoproponon unuavice al la Kapitulo;
    2. post favora opinio de la Kapitulo, la aktopropono eniras la tagoron de la senata sesio sen deviga senatokonsulto;
    3. senatokonsulto pri administra akto okazas nur se senatano petas ĝin;
    4. la malaprobita aktopropono estas reproponebla (kun aŭ sen modifoj) jam dek monatojn post la malaproba voĉdono.

Art. 26: Rezolucio, deklaro, rekomendo

  1. La Senato povas esprimi kolektivan starpunkton pri difinita temo, aprobante pli aŭ malpli longan dokumenton.
  2. Rezolucio estas longa starpunkto esprimita en artikita maniero, kiu devontigas la Konsulon aŭ la Kapitulon, morale kaj jure.
  3. Deklaro estas mallonga rezolucio, ofte nur unufraza.
  4. Deklaro aŭ rezolucio povas havi la valoron de rekomendo, kaj tiel devontigi ĝenerale la civitanaron, kvankam nur morale kaj ne jure, ĉar ne temas pri la enkonduko de normo.
  5. Rezolucioj, deklaroj kaj rekomendoj validas nur ene de la mandatperiodo: la novaj Senato kaj Konsulo rajtas ne apliki ilin, krom se ili estas ree submetitaj al la aprobo de la Senato, aŭ se ili intertempe transformiĝis al normo (leĝo aŭ administra akto).

Art. 27: Interpelacio, interogacio

  1. Senatano rajtas postuli de la Konsulo klarigon pri unuopaj agoj de la Kapitulo aŭ de li mem (interpelacio). La respondo estas devida, publika kaj en skriba formo.
  2. Senatano rajtas peti publike la opinion de la Konsulo pri aparta temo aŭ specifa evento ekster la agadsfero de la Kapitulo (interogacio). La Konsulo (aŭ eventuale la koncernata vickonsulo) rajtas ne respondi.
  3. La senatanoj ne komentarias la respondojn al interpelacio aŭ interogacio, nur deklaras sin kontentaj aŭ male.

 

Ĉapitro IV: Pri la internaj instancoj

Art. 28: Senatokonsulto

  1. Senatokonsulto estas telematika kunsido de la Senato, pri unu kaj klare indikita temo, sub la kunordigo de la Konsulo.
  2. La Konsulo vokas al senatokonsulto, devide laŭ peto de senatano, libervole laŭ peto de ajna civitano. Li enkondukas la diskuton, fiksas la limdaton por la sinesprimoj kaj eltiras la konkludojn.
  3. La rajton partopreni kaj la devon interveni havas nur la senatanoj.

Art. 29: Komisionoj: mandato

  1. La Senato povas starigi komisionon, kun tasko labora aŭ esplora.
  2. Laborkomisiono povas prepari leĝon aŭ administran akton, organizi kunvenon, aranĝi la partoprenon de delegacio ktp.
  3. Esplorkomisiono enketas pri specifaj temoj, ekzemple la aktiveco de Civita instanco.
  4. Komisiono daŭras dum maksimume ses monatoj, longigeblaj al pliaj ses. Fine de la mandato, la komisiono liveras raporton ekskluzive al la Senato. Eblas pli ol unu raporto, se la konkludoj ne estas unuanimaj.

Art. 30: Komisionoj: strukturo

  1. Nur senatano povas esti komisionano; sed komisiono povas aŭtonome konsiliĝi kun eksteraj fakuloj.
  2. La komisionanoj estas en malpara nombro, minimume tri kaj maksimume sep.
  3. Kaj la majoritato kaj la opozicio estas reprezentatoj en la komisionoj.
  4. La komisionanoj elektas inter si kunordiganton, kiu prezidas la komisionon kaj estas ĝia referanto ĉe la Senato.
  5. La Konsulo aŭ vickonsulo de li delegita rajtas sekvi la komisionajn laborojn, sen parolrajto, kiel ne komisionano.

Art. 31: Komisiono: proceduro

  1. Komisiono laboras laŭ la proceduroj validaj por senatokonsulto, respektive por senata kunsido.
  2. La Senato havas la devon atenti la konkludojn de la komisionoj, sed ankaŭ la rajton ne apliki ilin.

Art. 32: Financoj

  1. La financaj rimedoj por la funkciado de la Parlamento estas administrataj sendepende de la Civita Banko.
  2. La Konsulo garantias la financan aŭtonomion de la Parlamento ankaŭ pere de propra delegito (kvestoro).

Art. 33: Modifoj kaj interpretoj

  1. La Senato modifas sian reglamenton per la plejmulto de du trionoj.
  2. Okaze de grava procedura problemo, la Senato petas de la Kortumo aŭtentan interpreton pri reglamenta detalo.

 

(aprobita de ??? la 2an de novembro 2002)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.