La normoj aprobitaj de la Forumo estas indikitaj per la nomo de la proponinto, por distingi ilin de la leĝoj, aprobitaj de la Senato, kies nomoj konsistas el Lex plus adjektivo.
Principe, direktivo normigas rilatojn inter la paktintaj establoj, dum leĝo tiujn en la civitanaro.
Art. 15 de la Konstitucia Ĉarto — Aktoj de la Forumo
- La Forumo aprobas direktivojn kaj aplikajn reglamentojn, proponeblajn fare de kiu ajn paktinto.
- Direktivoj kaj reglamentoj ne devigas unuopajn civitanojn, sed la establojn mem, kiuj devas konformigi siajn statutojn al ili, se necese.
- Direktivo Hiltbrand, pri la Mutuala Rabata Sistemo (2004)
- Direktivo Mühlemann, pri la Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito (2006)
- Direktivo Zavadlav, pri eksteraj rilatoj (????)
- Direktivo Amstad, pri la financoj de la Kortumo (????)
- Direktivo Giordano, pri la Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo (2022)
- Direktivo Eriksson-Giordano, pri la sekureco en publikaj esperanto-aranĝoj (2024)