Responde al oftaj demandoj

 

Kio estas la Esperanta Civito?

  • Inspirita de la koncepto de esperanta popolo, la Esperanta Civito estas kolektivo kiu celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo. La firmigo de tiuj rilatoj realiĝas per la difino kaj pacama evoluigo de komuna kondutkodo, transnacia kulturo kaj kolektiva identeco. Ne estante ŝtato, la Civito ne avidas politikan kaj ekonomian potencon, sed celas klerigan, edukan, kulturan evoluon, en komprenemo kaj toleremo rilate al la diversaj pensoskoloj al kiuj persone aliĝas la civitanoj.

Se mi volas peti la esperantan civitanecon, kion mi faru?

  • Unue, vi devas paroli esperanton. Poste, vi turnas vin al establo aliĝinta al la Pakto, por ke ĝi peru vian petskribon al la Registra Instanco. Nature, la individua petinto devas esti membro (respektive abonanto, lernanto ktp) de tiu establo, ĉar ĝi garantias por li ĉe la Registro. Se parenco via jam havas la esperantan civitanecon, tiu mem povas peri vian peton.

Kial la civitaniĝoj eblas nur tra paktinta establo?

  • La paktintaj establoj garantias pri la scipovo de esperanto, kiu estas la sola kondiĉo por esti civitano. La Esperanta Civito ne estas asocio aŭ societo kies membreco eksvalidiĝas post unu jaro: la civitaneco estas senpaga kaj principe dumviva, tial ne ekzistas reta formularo por la civitaniĝo, sed teorie homo povas aliĝi al paktinta establo nur por peti la civitanecon kaj, ricevinte ĝin, eĉ eksiĝi.

Mi estas abonanto de revuo aliĝinta al la Pakto, respektive studento de paktinta lernejo, respektive membro de asocio aliĝinta al la Pakto. Ĉu pro tio mi estas aŭtomate civitano?

  • Ne. Por havi la esperantan civitanecon necesas peti ĝin individue, libere kaj spontane.

Ĉu homo kiu membras en neniu establo rajtas peti la civitanecon?

  • Nur se li estas unuagrada parenco de alia civitano, laŭ Lex Valeria.

Kiom kostas la aliĝkotizo por la Esperanta Civito?

  • Ne ekzistas aliĝkotizo: la esperanta civitaneco estas senpaga (kaj principe dumviva), sed nur la personoj kiuj scipovas esperanton rajtas akiri ĝin.

Kion signifas “scipovi esperanton”? Ĉu necesas havi diplomon?

  • Perante vian petskribon, la establo aŭtomate garantias pri via lingvokono (vi ja devas kompreni la normojn en la Civito), do ne necesas havi lingvodiplomon. Male, por la parenca civitaniĝo necesas havi lingvodiplomon de nivelo almenaŭ A2, aŭ ekvivalenta.

Se la koncerna establo retiriĝus de la Pakto, ĉu la individuo perdus sian civitanecon?

  • Nur kondiĉe ke li mem tion petas. Post la civitaniĝo, la sorto de la civitano estos tute sendependa de tiu de la establo kiu “patronis” lin. Eĉ se tiu establo ĉesus ekzisti, aŭ se ĝi eksigus sian membron, ĉi tiu gardus siajn rajtojn de civitano, kiujn nur la koncerna leĝo povus limigi. Praktike, la individuo restas civitano ĝis la morto, kaj ankaŭ lia edz(in)o aŭ/kaj (ge)filo(j) rajtas peti la civitanecon, ne pasante tra establo.

Se mi volus eksiĝi de la Civito, kiel mi faru?

  • Vi sendas leteron al la Kortumo, kiu verdiktos pri via statuso. La administraj kostoj de la rezigno egalas al unu speso (90 svisaj frankoj), sed la kostoj estas indiceblaj laŭ la kvar kontingentoj fiksitaj de la Monda Banko. Eblas, ke la Kortumo ne konsentas tuj: ekzemple, se vi havas ŝuldojn al alia civitano, vi unue devos pagi tiujn ŝuldojn.

Kial la eksiĝo postulas koston?

  • Ĉar la civitaniĝo estas senpaga kaj dumviva, la homo ĝin petante komprenas kaj elektas tion individue, libere kaj spontane. La kosto pro la eksiĝo utilas por eviti ne seriozajn petojn kaj por simbole kovri la kostojn de la Registra Instanco kaj de la Kortumo, kiu kunsidos por verdikti la ekscivitaniĝon. Oni konsideru ke ekspluatante jam nur dum unu jaro la rabatojn je kiuj civitano rajtas kadre de direktivo Hiltbrandt, ekz. pro lingva ekzameno laŭ LTSEC aŭ partopreno en evento organizita de paktinta establo ktp, la ŝparota sumo jam superus la kostojn de eventuala eksiĝo.

Mi dezirus scii kion signifas la Esperanta civitaneco, laŭ praktika senco. Ĉu civitanoj havas vere du civitanecojn?

  • Kiu akiras la Esperantan civitanecon, tiu aldonas ĝin al sia(j) civitaneco(j). La nomo de la nova civitano eniras la registron de la civitanaro, kaj la koncernato rajtas peti legitimilon de la Esperanta Civito. Oni memoru ke la Esperanta Civito agas kvazaŭ subjekto de internacia juro, kvankam ĝis nun ĝi ne estis tia formale agnoskita de transnacia institucio, kvankam ĝi estas oficiala observanto ĉe UNPO (Organizo de la Nereprezentataj Nacioj kaj Popoloj), do la valoro de la esperanta legitimilo ne ekvivalentas al tiu de naciŝtataj legitimiloj.

Ĉu la civitanoj devas pagi impostojn al la Esperanta Civito?

  • Ne. La financado de la Civito estos solvita per aliaj rimedoj ol fisko. Tion priskribas la art. 28 de la Konstitucia Ĉarto. La rajto partopreni en ajna societa vivo dependas de la kotizado: kiu ne kotizas, tiu ne membras, do ne havas rajtojn. Sed en la Civito neniu pagas kotizojn: la esperantianoj pagas nur por la servoj, kiujn ili deziros ricevi.

Kiajn servojn proponas la Civito?

  • La Civito provizas la individuojn kaj iliajn familiojn precipe per kulturaj kaj socialaj servoj. Esenca rimedo estas la Domoj, aŭ nemoveblaĵoj (posedataj de esperanta establo aŭ de neesperantista kiu konsentas pri Civita servo) kie povas funkcii kursejo, aŭ/kaj somerumejo por infanoj, aŭ/kaj ripozejo por maljunuloj ktp, kaj la Kulturservo, kiu disponigas varojn diversajn.

Ĉu la Civito proponas siajn servojn nur al esperantaj civitanoj?

  • Tute ne. La servoj proponitaj de la Civito pere de la paktintaj establoj celas esperantistojn kaj neesperantistojn, sed la civitanoj rajtas peti rabatojn kadre de la Mutuala Rabata Sistemo. Se ili rezignas pri tiuj rabatoj, la koncernaj sumoj fariĝas dismoj, favore al la Civito.

Ĉu la servoj de la Civito kostas egale en ĉiuj partoj de la mondo?

  • La Civito indicas la koston de siaj servoj laŭ la kvar areoj en la statistiko de la Monda Banko.

Ĉu la Civito kreas laborlokojn?

  • Ne la Civito mem, sed la paktintaj establoj kiuj bezonos personaron por plenumi servojn kadre de la Civito, laŭ Lex adiutoria.

Kio estas pli trafa esprimo: mi estas esperanta civitano / mi havas la esperantan civitanecon?

  • Mi havas la esperantan civitanecon, do mi estas esperantiano.

Kion signifas “subsidua”?

  • Subsidueco estas unu el la fundamentaj principoj de la federismo. Tial la Konstitucio en sia art. 1, par. 2 diras: “La strukturoj de la Esperanta Civito estas subsiduaj al la strukturoj de la establoj kiuj aliĝis al la Pakto”. En centralismo, la centra aŭtoritato regas ĉion, kaj eventuale delegas al la periferio kelkajn povojn. En federismo, la centra aŭtoritato havas nur tiujn povojn kiuj ne povas esti plenumataj de la unuopaj federitaj partoj mem: ekzemple la poŝto, la armeo, la valuto; kutime neniam la deviga klerigo. La Civito ne estas ŝtato, sed ĝi aplikas tiun federisman principon: konkrete, la Kapitulo ne rajtas dikti al paktintoj kion fari, ekster la Pakto, la Konstitucio kaj la komune aprobitaj direktivoj. Reciproke, la paktinta establo ne rajtas atendi intervenon de la Kapitulo (ekzemple por sanigi financan deficiton), ekster la cititaj normaroj. La subsidueco interalie garantias la eventualan neŭtralecon de la paktintoj. Indas rimarki, ke dum la unuaj jaroj de la Civito la principo de subsidueco aplikiĝas per la komisio al la paktintaj establoj pri specifaj agadsferoj lanĉitaj de la Civito: ekzemple la LingvoTesta Sistemo estis atribuita al KCE, anstataŭ krei novan strukturon dependan de la Kapitulo.

Kial ne permesi tute rektan komenteblon je HeKomunikoj?

  • HeKo havas: a) la devon aperigi la komentariojn de la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon; b) la rajton aperigi alies komentariojn, se la koncernato deziras publikan respondon; c) la rajton ne aperigi la komentarion de persono al kiu la Registra Instanco rifuzis la esperantan civitanecon, laŭ aparte ricevita komuniko. En la nuna kazo c), la redakcio rajtas, laŭdiskrecie, aperigi demandojn kaj respondojn, eventuale sen la nomo de la koncernato.

Kion signifas kaj de kie originas la moto de la Esperanta Civito E pluribus ultra?

  • La moto de la Esperanta Civito situas en la Konstitucio, art. 7, par. 5. Ĝi paŭsas de alia federa subjekto (Usono): E pluribus unum. Temas pri elipsa frazo, kies signifo estas “El pluraj (subjektoj) transen (al nova, pli alta subjekto)”.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.