Kortumo

La Kortumo estas la arbitracia instanco, kreita de la Pakto la 10an de augusto 1998. Temas do pri la plej antikva el la Civitaj instancoj: ekzemple, la unua Parlamento kaj unua Konsulo ekestis Zamenhof-Tage 2001, kaj la unua Kapitulo la 26an de februaro 2002. Oni rajtas diri ke, en la juna demokratio de Esperantio, la justica povo originis iom antaŭ la leĝodona, kiu mem originis iomete antaŭ la ekzekutiva. Sed fakte dum la unuaj jaroj la Kortumo ne plenumis justican povon: ĝia tasko estis interveni kiel paciganto okaze de konfliktoj inter la paktintaj establoj kaj doni aŭtentan interpreton pri diversaj demandoj rilate al la Pakto kaj al la Konstitucio. Krome la Kortumo funkciis (kaj plu funkcias) kiel notario por la Senataj kandidatlistoj.

La Kortumon elektas la Forumo, nome la asembleo de la paktintaj establoj. Tial ke la Forumo fariĝis en 2001 unu el la du branĉoj de la Civita Parlamento, oni povas diri ke nur duono de la Parlamento elektas la Kortumon. Tiel ĝi restas tute sendependa de la aliaj du povoj.

La Kortumo decidas pri eventuala eksigo de paktinta establo, sed la akcepto de nova paktinto apartenas al la Forumo. La eliro eblas laŭ proceduro kiu garantias ĉiujn establojn: se ekzemple establo havus grandajn ŝuldojn al alia paktinto, nur la arbitracia instanco havus la forton reguligi la aferon antaŭ ol ĝia eksiĝo. En la Civito estas du pordoj – tra unu oni rajtas nur eniri, tra la alia nur eliri.

La arbitraciado kaj la aŭtenta interpretado de normoj viciĝas al alia grava tasko de la Kortumo: prepari la Civitan Kodon, bazante sin sur la svisa. Tiucele la kortumanoj laboras, por ke la projekto (konsistanta el kolekto de la normoj kiuj diverĝus de la svisa, pro la specifaj bezonoj de la Esperantlingva komunumo) estu preta kiel eble plej baldaŭ.

 

Art. 22 de la Konstitucia Ĉarto — Kortumo

  1. La Kortumo estas elektita de la Forumo ĉiun duan jaron. Ĝi konsistas el tri membroj kaj du vicmembroj.
  2. La Kortumo sin esprimas pri konflikto inter establoj laŭ la Pakto por la Esperanta Civito. Tiu devo ne estas delegebla.
  3. La Kortumo sin esprimas pri aliaj konfliktoj konforme al la Civita Kodo aŭ, manke de la koncerna aŭ de interpretaj duboj, laŭ la Svisa Civila Kodo.
  4. Okaze de duagrada juĝo, du el la tri partoprenintoj en la unua grado estas anstataŭitaj de la vicmembroj.

 

MandatoKortumanoĈefa eduklingvo
membroGiuseppe Campoloitala
membroStanley Keableangla
membroTiziana Rogoraitala
vicmembroAndrés Martínkastilia
vicmembroMoresson Feïdangaïfranca
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.