Lingva Komitato

 

Art. 1 de Lex academica — Celo

  1. La Lingva Komitato (poste: LK) estas konstanta komisiono por konsili pri specifaj lingvaj demandoj la instituciojn kaj instancojn de la Esperanta Civito, konforme al la art. 6 par. 3 de la Konstitucio.
  2. La LK ne havas juran personecon, sed estas agnoskita kiel Civita institucio.

 

Ekde la 1a de oktobro 2006 ekzistas la Lingva Komitato de Esperantio (LK),  kies tasko estas respondi al lingvaj demandoj, konforme al la leĝo aprobita de la Senato la 21an de julio 2006.

Laŭ dekretoj de la Konsulo, kiu prezidas la Lingvan Komitaton, la Lingvaj Komitatanoj estas gec-anoj Perla Martinelli, André Cherpillod, Tomasz Chmielik, Koffi Gbeglo, Alessio Giordano, Aleksander Melnikov, Georgi Miĥalkov, Carlo Minnaja, István Nemere, Bertil Nilsson, Vinko Ošlak, Fernando Pita, Giorgio Silfer.

La aktisto de la Lingva Komitato estas c-ano Mushosi Birindwa.

La oficiala teksto de la respondoj de la LK-anoj al specifaj demandoj aperas unuavice en la revuo Literatura Foiro kaj estas afiŝita en la retejo de la Esperanta Civito.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.