Normaro

 

La fundamentaj normoj de la Esperanta Civito estas la Konstitucia Ĉarto (2001), kiu originas el la Pakto por la Esperanta Civito (1998), kaj la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (1948).

Grava referenco, sed sen normiga valoro (escepte de la art. 1 par. 5), estas la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (1996), danke al kiu la esperantistaro estas agnoskebla kiel lingva grupo.

La Forumo aprobas normojn en formo de direktivo kaj la Senato aprobas normojn en formo de leĝo. Ambaŭ branĉoj de la Parlamento aprobas aplikajn aktojn, respektive reglamentojn kaj administrajn aktojn.

Direktivoj kaj reglamentoj de la Forumo ne devigas unuopajn civitanojn, sed la establojn mem, kiuj devas konformigi siajn statutojn al ili, se necese. La Konsulo plenumas per ediktoj la direktivojn kaj reglamentojn aprobitajn de la Forumo.

Leĝoj kaj administraj aktoj de la Senato devigas la civitanojn, ne la establojn aliĝintajn al la Pakto. La Konsulo plenumas per dekretoj la leĝojn kaj administrajn aktojn aprobitajn de la Senato.

Okaze de manko de normo, la Civito referencas provizore al la Svisaj Kodoj.

La tuta normaro aperas en La Verda Libro de la Esperanta Civito, mendebla tra la redakcio aŭ tra Esperanta Kulturservo.

 

Art. 5 de la Konstitucia Ĉarto — Fontoj de la Civita juro

  1. La leĝoj kaj normoj de la Civito estas prioritate kongruaj al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, proklamita la 10an de decembro 1948.
  2. Referenca modelo por la Civita kodo estas la svisa civila kodo.

 

Art. 13 de la Konstitucia Ĉarto — Leĝodona povo

  1. La leĝodona povo apartenas al la Parlamento kaj, laŭ ties delego, al la Konsulo por la aplikaj aktoj.
  2. La Parlamento konsistas el du branĉoj: Forumo kaj Senato.
  3. La Konsulo prezidas ambaŭ branĉojn de la Parlamento.

 

Art. 19 de la Konstitucia Ĉarto — Ekzekutiva povo

  1. La ekzekutiva povo apartenas al la Konsulo kaj, laŭ ties delego, al la vickonsuloj.
  2. Escepte de la elektita Vickonsulo, la ceteraj vickonsuloj, en nombro de maksimume sep, estas nomumitaj de la Konsulo, inter la voĉrajtaj civitanoj.
  3. La Konsulo kaj la vickonsuloj konsistigas la registaron, kiu estas nomata Kapitulo.
  4. La Senato rajtas postuli ke la Konsulo nuligu la delegon en iu ajn momento al iu ajn nomumita vickonsulo.

 

Art. 21 de la Konstitucia Ĉarto — Arbitracia povo

  1. La arbitracia povo apartenas al la Kortumo kaj, laŭ ties delego, al lokaj aŭ fakaj kortumoj.
  2. Kortumano estas voĉrajta civitano, sed nek parlamentano nek kapitulano.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.