Reglamento estas regularo pri la apliko de direktivo.
Art. 15 de la Konstitucia Ĉarto — Aktoj de la Forumo
- La Forumo aprobas direktivojn kaj aplikajn reglamentojn, proponeblajn fare de kiu ajn paktinto.
- Direktivoj kaj reglamentoj ne devigas unuopajn civitanojn, sed la establojn mem, kiuj devas konformigi siajn statutojn al ili, se necese.
Art. 24 de la Foruma reglamento — Aplika reglamento
- Direktivo difinas la ĝeneralajn principojn de la normigo, kaj reglamento aplikas ilin; tial reglamentojn proponas precipe la ekzekutiva povo.
- En la ordinara normiga procedo, forumano(j) proponas direktivojn, kapitulano(j) proponas reglamentojn, la Konsulo aplikas la normojn per edikto. Ekzemple, la akordojn subtene al paktinta establo principe normigas direktivo, kies aplikon detale normigas reglamento: ambaŭ estas submetendaj al la aprobo de la Forumo; male, la nomumon de la oficisto, antaŭvidita de la direktivo, faras la Konsulo per edikto, kiun la Forumo ne bezonas aprobi.
- Senata reglamento (2002)
- Foruma reglamento (2003)