Administraj aktoj

 

Leĝo difinas la ĝeneralajn principojn de la normigo, kaj administra akto aplikas ilin; tial administrajn aktojn proponas precipe la ekzekutiva povo.

 

Art. 18 de la Konstitucia Ĉarto — Aktoj de la Senato

  1. La Senato aprobas leĝojn kaj aplikajn administrajn aktojn: la unuaj estas proponeblaj de kiu ajn senatano, la duaj nur de la Konsulo.
  2. Leĝoj kaj administraj aktoj devigas la civitanojn, ne la establojn aliĝintajn al la Pakto.

Art. 25 de la Senata Reglamento — Administra akto

  1. Leĝo difinas la ĝeneralajn principojn de la normigo, kaj administra akto aplikas ilin; tial administrajn aktojn proponas precipe la ekzekutiva povo.
  2. En la ordinara normiga procedo, senatano(j) proponas leĝojn, kapitulano(j) proponas administrajn aktojn, la Konsulo aplikas la normojn per dekreto. Ekzemple, la Registron principe normigas leĝo, kies aplikon detale normigas administra akto, eventuale en formo de reglamento: ambaŭ estas submetendaj al la aprobo de la Senato; male, la nomumon de la matrikulisto, antaŭvidita de la leĝo, faras la Konsulo per dekreto, kiun la Senato ne bezonas aprobi.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.