Periodaĵoj

En ĉi tiu sekcio estas informoj pri gravaj periodaĵoj, kies redakcioj aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito.

 

  • Literatura Foiro: produkto de la itala literatura rondo “La Patrolo”, ĝi startas per sia unua numero, 12-paĝa, en junio 1970, sed jam la dua, en aŭgusto samjara, estas 16-paĝa kaj la paĝonombro pliiĝos ĝis la nuna 64. Tra la jaroj aliĝis al kunlaborantaro pluraj elstaruloj, kiaj, ekzemple, Gaston Waringhien kaj Vilmos Benczik. La dissolviĝo de “La Patrolo”, fine de 1979, akuŝis kooperativon en Svislando sub nomo “Kooperativo de Literatura Foiro” (LF-koop), kiu ekde tiam posedas, eldonas kaj administras la revuon. La triopo Silfer, Martinelli, Nemere fondis en 1991 la Esperantan PEN-Centron, kies kvara membro estis Gaston Waringhien. En 1993, dum la PEN Mondkongreso en Santiago de Kampustelo la centro estis oficiale agnoskita, kaj la sekvan jaron LF iĝis la oficiala organo de la Esperanta PEN-Centro. Jam de la unua itala periodo (1970-1975) estas rimarkindaj la strebo al aktualeco kaj la atento pri moderna grafiko. Krome necesas mencii la oftajn kontaktojn kun verkistoj neesperantlingvaj, el kiuj interalie ĝermos tre bonaj rilatoj kun la itala intelektularo dum la sekvaj jardekoj (ekzemple kun Umberto Eco kaj Mario Luzi, ambaŭ kandidatoj por la literatura Nobelo). En la finna periodo (1976-1978) en LF rimarkeblas la konkludo de la polemiko pri “la bros-problemo”, inter Kálmán Kalocsay kaj István Szerdahelyi, pri la gramatika kategorieco de la radikoj, kaj la apogo al la kanzonistoj el la magia jaro 1977 (Gianfranco Molle, Olivier Tzaut, Johán Valano): pri la lasta ludas rolon ankaŭ la prestiĝo de la premio “La Verko de la Jaro”, iniciatita ĝuste de LF tiuepoke. En la unua svisa periodo (1978-1984) maturiĝas la kresko de la revuo al tuta eldonejo, unu el ĝiaj efikoj estas la portempa transdono de la interlingvistikaj paĝoj al la nova revuo Planlingvistiko, eldonita de LF-koop inter 1982 kaj 1986, sub la redaktado de Jouko Lindstedt (1982-1983) kaj poste de György Nanovfszky. Konklude, konstanta karakterizo de LF estas ĝia elasta kongruo al tuta, multfaceta kultura cirkvito, kiu fine de la 1990aj trovas sistemecon en la Pakto por la Esperanta Civito. LF daŭre estas en la fokuso de la esperanta-kulturo, atestante ankaŭ (sed ne precipe) per siaj polemikoj, ke “alia Esperantio eblas”.

  • Femina: fondita en 2005, samtempe kun Feminisma Esperanta Movado (FEM), kies esenca parto ĝi estis, Femina tuj montris sian gvidlinion per la subtitolo: revuo en esperanto ne nur por virinoj. Fakte, kvankam ĝi naskiĝis ĝuste por valorigi la ĝenerale tro silentajn esperantistinojn, ĝi libere traktis ĉiujn indajn temojn, sen ideologiaj bremsoj. La grandformatan revuon, eldonitan de LF-koop, ĉefredaktoris en 2005 Agneta Emanuelsson  kaj de 2006 al 2015 Perla Martinelli, kun elstaraj konstantaj kunlaborantoj.

  • Homarane: dunumera kajero en esperanto pri socio, filozofio kaj religio, kiu kolektis la kontribuojn de la partoprenantoj en la unua Simpozio pri Homaranismo okazinta en La Chaux-de-Fonds, 17-21 aŭgusto 2009. La revuon posedas kaj eldonis LF-koop. Redaktoro: Bertil Nilsson (2010-2014);

  • Heroldo de Esperanto: informa gazeto pri la esperanta mondo, fondita de Teo Jung en Kolonjo, 1920 (sub la nomo Esperanto triumfonta). Modere favora al la Pariza centralo, relative antagonisma kaj al UEA kaj al la laborista movado, Heroldo de Esperanto (HdE) pretervivis dum tri jaroj la nazian ondon, sed en julio 1936 la Tria Regno konfiskis la presejon kaj definitive fermis la redakcion. Post la milita paŭzo HdE reaperadis, daŭre relative antagonisma al UEA, interalie subtenante la atistojn en la povokonflikto, kamuflita per lingva demando, konata kiel la ata/ita-batalo. La sintenado kontraŭa al UEA aperis plej evidente post la transpreno de la redaktora stirilo fare de Ada Fighiera-Sikorska en 1962. HdE fariĝis la opozicia gazeto, konstante batalanta kontraŭ Ivo Lapenna, ĝis lia retiriĝo en 1974. Poste la gazeto subtenis la novan reĝimon en UEA, tamen ree kritika kontraŭ la “burokrata aparato”. En 1996 la gazeto estis vendita, kun la librostoko, al LF-koop. Sub la nova posedanto HdE (daŭre sendependa religie kaj politike) fariĝis vere sendependa de la tradicia E-movado, prezentante la vidpunkton de ĉiuj partioj. La redakcio de HdE partoprenis en la fondo de la Esperanta Civito (2 junio 2001). Nuntempe la eldonado de HdE apartenas al Kultura Centro Esperantista (KCE), kie ĝi rolas kiel monata informa gazeto, sed ĝin daŭre posedas LF-koop.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.