Eventoj

Kultura Esperanta Festivalo (KEF) estas festivalo de originala Esperanto-kulturo kiu tradicie okazis sen regula kadenco en skandinavaj landoj. Ĝia programo enhavas prezentaĵojn muzikajn, teatrajn kaj literaturajn. Ekde 2022 ĝi estas kunorganizita de Kultura Centro Esperantista (KCE) kaj Studenta Esperanta Ligo (STELO) kun jara kadenco en Svislando, kun programo inkluzivanta atelierojn pri pupteatro, kantado, tabloludoj kaj alio en esperanto. La organiza teamo de KEF estas la Abeletoj.

Image
KEF

NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE) estas kultura evento en esperanto organizita de Esperanta Naturamikaro (ENa), asocio de amikoj de la naturo kaj de la tero, kiuj laboras por grandvalora idealo pere de esperanto: la bonfarto de nia planedo kaj ĝiaj loĝantoj. Naturamikaj asocioj grupiĝas ene de Naturfreunde Internationale, kiu kalkulas pli ol 40 organizaĵojn kun entute 500.000 membroj. La organiza teamo de NAKSE estas la Formiketoj.

Image
NAKSE

Danuba Esperanto-Rendevuo (DER) estas kultura longa semajnfino en esperanto organizita de Fajszi Amika Rondo (FAR), starigita kiel fondumo en 2014 por stimuli la kontinuecon de Budapeŝto kiel kultura ĉefurbo de Esperantio. DER daŭrigas tradicion de semajnfinoj kiun LF-koop lanĉis en la areo dum la 1990aj. La organiza teamo de DER estas la Drakidetoj.

Image
DER
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.