Terminaro

A

 
administra akto:senata procedo por apliki leĝon.
aĝio:kosto de la kontotenado ĉe la Civita banko.
aktisto:oficisto kiu okupiĝas pri la aktoj de instanco.
amendo:modifo al normo aŭ normopropono.
asembleo:interkonsiliĝa aŭ leĝodona kunveno.
asigna:konto uzata por transigoj internaj al la klientaro, en formo de kreditaj ĝiroj, sen modo de kontanto. Malmultaj klientoj havas asignan konton, kaj ĉiam ĝi ekzistas apud deviza konto.
  

B

 
balteo:silka rubando el purpura koloro, por senatanoj, kiu surmetas ĝin okaze de solena ceremonio.
blokita:deviza konto kies monon kliento ne povas movi dum minimume du jaroj.
buralisto:administracia oficisto kiu laboras hejme.
burakrato:administracia oficisto en specifa konstruo.
  

D

 
deklaro:interveno esprimanta starpunkton pri certa temo.
deklaracio:ideologie grava dokumento solene proklamita.
dekreto:akto per kiu la Kapitulo plenumas leĝon.
deponaĵo:saldo de ĉiuj kontoj kiujn la kliento havas.
deviza:konto kie efektive situas kontanta mono, uzebla por ĝiri al kies ajn konton en kiu ajn banko.
direktivo:norm(ar)o aprobita de la Forumo.
dismo:rabato je kiu oni rezignas favore al la Civito: plej ofte dekono de la tarifo, sed ankaŭ pli multe (ĝis duono).
dojeno:la plej aĝa membro de asembleo.
  

E

 
edikto:akto per kiu la Kapitulo plenumas direktivon.
ekzekutiva:la dua povo, apud la leĝodona kaj la justica.
establo:organizo fondita kaj aranĝita por ke ĝi povu funkcii kaj daŭri (kun aŭ sen jura personeco).
  

F

 
fideikomisiono:alprunto uzebla nur por specifa celo.
Forumo:la asembleo de la paktintaj establoj.
FPEF:Fonduso Pro Esperanto: la Civita banko.
  

G

 
grupo:kolektivo, kiu kutime referencas al kandidatlisto.
  

H

 
HeKo:retagentejo, oficiala informa organo de la Civito.
  

I

 
instanco:strukturo leĝe difinita, interna al la Civito.
interezo:sumo pagata de FPEF al la kliento pro blokita deviza konto, aŭ de la kliento al FPEF pro deprunto.
interogacio:demando de parlamentano al la Kapitulo pri afero kiu ne koncernas la aktivecon de la Kapitulo mem.
interpelacio:demando de parlamentano al la Kapitulo pri afero kiu ja koncernas la aktivecon de la kapitulo mem.
ius fidei:la juro bazita sur religia aparteno.
ius morum:la juro bazita sur la moroj, la kutimoj.
ius sanguinis:la juro bazita sur la sango: germaneco dependas de tio, ke via patr(in)o estas germana.
ius sermonis:la juro bazita sur la lingvo: esperantianeco dependas de tio, ke vi scipovas esperanton.
ius soli:la juro bazita sur la loko: usonaneco dependas de tio, ke vi naskiĝis en Usono (eĉ de ne usonaj gepatroj).
  

J

 
jura personeco:statuso de establo agnoskita de la kodo(j).
justica:la tria povo, apud la leĝodona kaj la ekzekutiva.
  

Ĵ

 
ĵuro:la senatanoj ĵuras fidelecon al la Konstitucio okaze de la unua parlamenta sesio, super libro kun blankaj paĝoj kie ili unuope skribas la frazojn (el teksto laŭ propra elekto) kiuj motivas kaj resumas ilian politikan engaĝon.
  

K

 
Kapitulo:la registaro de la Civito, prezidata de la Konsulo kaj konsistanta el maksimume naŭ membroj.
kasacio:nuligo de verdikto.
klaŭzo:specifa regulo aŭ norma kondiĉo, kutime je la fino.
kodicilo:testamenta deklaro, per kiu ekzemple oni povas aparte legaci sumon favore al esperanto.
KoKuSo:Komitato Kunordiga kaj Subtena: ĝi organizas la balotkampanjon por la koncerna listo.
komisiono:portempa komitato: en la Civita Parlamento ĝi daŭras ses ĝis dek du monatojn, kaj povas esti esplora aŭ labora.
komitato:konstanta komisiono, kun laŭstatuta daŭro: ĝi povas havi administrajn kaj politikajn taskojn, kaj eĉ propran juran personecon.
Konsulo:la prezidanto de la Civito.
Kortumo:la arbitracia instanco de la Civito.
kumulo:kuniĝo de pli ol unu ofico ĉe unu persono.
kvestoro:la administranto de la mono de Civitaj instanoj, unuavice tiu de la Parlamento.
kvorumo:difinita nombro de ĉeestantoj en asembleo, necesa por ke ĝiaj decidoj estu validaj.
  

L

 
legaco:testamente heredita mono.
leĝo:norm(ar)o aprobita de la senato.
leĝodona:la unua povo, apud la ekzekutiva kaj la justica.
LK:Lingva Komitato: ĝi helpas al la Civitaj Instancoj por solvi lingvajn demandojn.
listo:aro da kandidatoj kun komuna politika programo (specife por la Senato).
LTSEC:LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, inspirita de KEFR – Komuna Eŭropa Framo de Referenco.
  

M

 
maklero:sumo pagenda de la kliento al la banko, aldone al la aĝio, pro specife interkonsentita komisio (ekzemple la enkasigo de legaco).
maleo:la ligna marteleto de la prezidanto.
malversacio:ŝtelo de alies mono kiun oni administras.
monto:la tuto de la mono kiun FPEF gardas: ĉu de la Civito mem, ĉu de klientoj (rezervita aŭ libere movebla).
  

O

 
obstrukciismo:klopodo malhelpi la laboron de asembleo per amaso da similaj amendoproponoj.
ordono:kliento povas ordoni al FPEF: asignu sumon de mia konto al tiu nedeviza konto, aŭ ĝiru sumon de mia konto al tiu deviza konto ktp.
  

P

 
pariteta:bazita sur egala nombro da delegitoj, sendepende de la grandeco, graveco aŭ riĉeco de la delegintoj.
Parlamento:la Senato kaj la Forumo kune.
paŭŝalo:mono pagita unu fojon por ĉiam (à forfait).
prokurito:la civitano kiu havas la prokuron administri la Bankon.
proklami:oficiale kaj publike anonci, ekz. rezulton.
promulgi:oficiale konstati la ekziston de leĝo kaj ordoni ĝian plenumon.
proporcia:bazita sur malegala nombro da delegitoj, proporcie al la grandeco, graveco aŭ riĉeco de la delegintoj.
  

R

 
Registro:instanco kiu prizorgas la civitanecon.
referendumo:rekta voĉdonado de la civitanoj, por (mal)konfirmi decidon de la Parlamento, aŭ decidi mem per jes ne pri al ili proponita demando.
reglamento:regularo pri la apliko de leĝo.
rezervita:estas la mono uzebla nur por fideikomisiono.
riceveblo:la kvalito rezultanta el la kunigo de la necesaj kondiĉoj por ke la proono, denunco ktp estu konsiderinda fare de la koncerna instanco.
  

S

 
skrutinio:kontrolo de la voĉdoniloj (ĉe sekreta baloro).
spezado:la tuto de la operacioj kiun kliento komisias al la banko, ĉu asigne ĉu ĝire.
  

U

 
universala:inkluzivanta ĉiun aŭ ĉion: en universala baloto rajtas voĉdoni ĉiu plenkreska civitano, sendepende de sekso, klaso, partio, religio, haŭtkoloro, ktp.
urno:ŝlosebla kesto, kun supra fendo, por kolekti la voĉdonilojn: iri al la urnoj (voĉdone elekti).
  

V

 
Vickonsulo:la senatano kiu oficas kiel vicprezidanto de la Civito (Unua Vickonsulo); aŭ civitano kiu membras en la Kapitulo.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.