Heraldiko

Normaro

Heraldiko (PIV: scienco pri la blazonoj) estas la arto kiu studas, priskribas kaj interpretas blazonojn kaj aliajn simbolojn uzatajn por identigi personojn, familiojn, nobelajn gentojn, urbojn aŭ instituciojn.

Aperinta en la mezepoko, heraldiko sekvas specifajn regulojn pri koloroj, figuroj kaj ilia aranĝo, pro la simbola signifo kiun ĉiuj elementoj posedas. Krome, heraldiko ne estas nur historia disciplino: ĝi ankoraŭ estas uzata hodiaŭ en oficialaj emblemoj de ŝtatoj, urboj kaj organizoj.

En la Esperanta Civito, heraldikon regas Lex Lubomira, kiu preskribas la agadon kaj devojn de tiucela departemento, la Heraldika Fako de la Registra instanco. Ekde 2025, la estro de la Heraldika Fako estas c-ano Giacomo Comincini. 

La heraldiko de Esperantio estas ĉefe inspirita de la ikonografioj eŭropa, civita kaj respublikana. Same kiel plejparte heraldikaj motoj uzas la malnovfrancan, la Esperanta Civito ĉefe adoptas formulojn en la latina, en la franca, en esperanto aŭ en Arcaicam Esperantom.

Diplomoj

La Heraldika Fako legitimas blazonojn, motojn kaj personigitajn insignojn per diplomoj.

  • Unua diplomo
  • Dua diplomo
     

 

 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.