Dekretoj

 

La Konsulo, aŭ la delegita vickonsulo, aplikas leĝon kaj administran akton per dekreto.

Same kiel leĝo kaj direktivo ekvivalentas laŭ normiga graveco, dekreto kaj edikto ekvivalentas laŭ aplika graveco.

Kutime, dekreto portas la nomon de la persono kiu subskribas ĝin.

 

Art. 18 de la Konstitucia Ĉarto — Aktoj de la Senato

  1. La Konsulo plenumas per dekretoj la leĝojn kaj administrajn aktojn aprobitajn de la Senato.

Art. 19 de la Konstitucia Ĉarto — Ekzekutiva povo

  1. La ekzekutiva povo apartenas al la Konsulo kaj, laŭ ties delego, al la vickonsuloj.

 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.