Lex Lubomira

Pri la Registra Instanco

 

Art. 1: Celoj

  1. La Registra Instanco estas servo de la Esperanta Civito, preskribita de la art. 9 de la Konstitucio.
  2. La Registra Instanco zorgas pri:
    1. la reutiligo kaj ĉesigo de la Provizora Registro;
    2. la petoj de civitaniĝo, akceptante aŭ rifuzante ilin en unua grado;
    3. la produktado kaj liverado de civitanaj legitimiloj;
    4. la konservado kaj kompletigo de ĉiuj civitanaj datumoj, kiuj necesas por garantii la konstituciajn rajtojn de la civitanoj, unuavice tiujn ligitajn al voĉdonadoj;
    5. la taskoj komisiitaj al la diversaj fakoj, ekzemple la heraldika.

Art. 2: Strukturo

  1. Pri la aktiveco de la Registra Instanco responsas direktoro, nomumita de la Konsulo kaj ligita per plurjara privata kontrakto.
  2. La direktoro respondas pri la Registra Instanco ĉe la Kapitulo, escepte de la demandoj ligitaj al la proceduro de civitaniĝo, pri kiuj li respondas ĉe la Kortumo.
  3. La direktoro rajtas nomumi fakestrojn, kiuj responsas pri la propra fako, laŭ la art. 3 de ĉi tiu leĝo, kaj respondas pri ĝia aktiveco ĉe la direktoro, surbaze de plurjara kontrakto ratifita de la Konsulo.
  4. La direktoro kaj la fakestroj devas esti Esperantaj civitanoj.
  5. La oficejo de la Registra Instanco situas en Eŭropo, en loko kiu donas adekvatajn garantiojn de sekureco.

Art. 3: Fakoj

  1. La civitana arkivo estas la ĉefa fako de la Registra Instanco, kiu plenumas la taskojn preskribitajn de la art. 9 kaj 27 de la Konstitucio.
  2. La biografia fako registras la biografiajn datumojn de la eksaj civitanoj, kaj de ĉiu forpasinta esperantlingvano kies parencecon atestas la civitano petanta ties enskribigon.
  3. La herladika fako registras ĉiujn blazonojn, motojn kaj personigitajn insignojn, laŭ la art. 7 de la Konstitucio. Ĝi legitimas per diplomo la novajn blazonojn, kaj provas kunlabori por desegni ilin.
  4. La establa fako ĝisdate registras la statutojn, organigramojn kaj aliajn datumojn de la establoj aliĝintaj al la Pakto.
  5. La direktoro rajtas meminiciate starigi novajn fakojn.

Art. 4: Sekureco

La datumbanko de la Registra Instanco estas alirebla nur de la civitanoj, laŭ koncerna regularo, dekretita de la Konsulo.

Art. 5: Financoj

  1. La Registra Instanco estas financata per:
    1. la kotizoj pro la civitaniĝoj;
    2. la kostoj de la civitanaj legitimiloj;
    3. la kostoj de la servoj kiujn la regularo je la art. 4 ne dekretis kiel senpagajn;
    4. la jara kontribuo decidita de la Kapitulo.
  2. La kotizoj kaj kostoj supre indikitaj estas unuope kvitancendaj al la petinto.
  3. La Registra Instanco ne rajtas akcepti donacojn kaj legacojn por si mem. Kontoraĵoj, aparatoj, maŝino kaj senmoveblaĵoj estas asignitaj al la Registra Instanco per dekreto de la Konsulo, en formo de depono kun devontiga celo.

     

(aprobita de la Senato la 25an de februaro 2002)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.