Lex referendaria

Pri referendumoj

 

Ĉapitro I: Ĝeneralaj principoj

Art. 1: Difinoj

  1. Referendumo estas baloto per kiu voĉrajta civitanaro esprimas jeson aŭ neon al demando formulita de subjektoj indikitaj en la art. 2 de ĉi tiu leĝo.
  2. Le demando koncernas normon aprobitan de la Senato (popola referendumo) aŭ iniciaton kiu celas devigi la Senaton enkonduki kongruan normon (iniciata referendumo).
  3. La demando povas koncerni ankaŭ ajnan temon, se ĝi gravas por la esperanta popolo, simple por indiko kaj sen devontigo por la povoj de la Esperanta Civito (enketa referendumo).

Art. 2: Proponantoj

  1. Rajtas proponi referendumon:
    1. la voĉrajtaj civitanoj, en nombro almenaŭ egala al la plej alta kvociento necesa por elekti senatanon okaze de la plej lastaj balotoj;
    2. la paktintaj establoj, en nombro almenaŭ egala al dek procentoj de la paktintoj, ĉiukaze ne malpli ol kvin;
    3. la Kapitulo, se temas pri enketa referendumo.

Art. 3: Konsula referendumo

  1. La Konsulo povas aldoni al referenduma demando la demandon pri konfido en la agado de la Konsulo mem (konsula referendumo). Tio signifas ke malaprobi la referenduman demandon egalus al malaprobo pri la agado de la Konsulo.
  2. Se la konsula referendumo donas rezulton kontraŭan al la indiko de la Konsulo, li devas demisii ene de naŭdek tagoj.

Art. 4: Popola referendumo

  1. La demando en popola referendumo celas:
    1. forigi la koncernatan normon aŭ parton el ĝi (abrogacio);
    2. anstataŭigi per alia la koncernatan normon aŭ parton el ĝi (substituo);
    3. kompletigi la koncernatan normon (perfektigo).

Art. 5: Iniciata referendumo

  1. La iniciata referendumo bezonas du majoritatojn: tiun de la popolo kaj tiun de la paktintaj establoj. La unua majoritato povas esti relativa, la dua devas esti absoluta.
  2. La forumanoj voĉdonas kiel individuaj civitanoj en la koncerna balotejo, kaj kiel forumanoj ĉe la balotejo indikita de la Kortumo.

Art. 6: Kontraŭprojekto

  1. La Kapitulo povas proponi kontraŭprojekton, alternative al la propono en la popola referendumo.
  2. La kontraŭprojekto estas deviga, se la referendumo estas abrogacia.

 

Ĉapitro II: Proceduro

Art. 7: Livero

  1. La subjektoj kiuj petas referendumon formas referenduman komitaton, kiu adresas leteron al la Kortumo.
  2. La letero enhavas:
    1. la demandon proponotan al la popolo,
    2. la normojn por aŭ kontraŭ kiuj okazos la referendumo,
    3. la nomaron de la subskribintoj, kun la koncernaj subskriboj,
    4. kvitancoj de la Civita Banko, laŭ la art. 13.
  3. La letero estu subskribita de la prezidanto de la koncerna referenduma komitato.
  4. Por la enketaj referendumoj la Kapitulo mem estas la referenduma komitato, prezidata de la Konsulo. Necesas nur la subskriboj de la Kapitulo, eĉ se la enketan referendumon stimulus peto aŭ starpunkto ekster la Kapitulo (de la senata opozicio, de paktinto, de individua civitano).

Art. 8: Riceveblo

  1. La Kortumo kontrolas la aŭtentecon de la subskriboj kaj decidas pri la riceveblo de la referenduma petskribo.
  2. La Kortumo povas interveni, interkonsente kun la koncerna referenduma komitato, por igi la referenduman demandon absolute ne miskomprenebla.
  3. La Kortumo fiksas la daton de la referendumo, kongrue al la tempo necesa por prepari eventualan kontraŭprojekton.

Art. 9: Dato

  1. La referendumoj okazas principe la 2an de junio aŭ la 15an de decembro.
  2. Referendumoj ne povas okazi dum la unuaj kaj dum la lastaj ses monatoj de la Senata mandato.

Art. 10: Balotilo

  1. La balotilo devas klare enhavi la tutan referenduman demandon, kaj la du fakojn por JES kaj NE.
  2. La balotanto elektas unu el la du fakoj, surmetante krucon. Balotiloj sen esprimo de voĉo estas konsiderataj kiel sindetenoj.

Art. 11: Balotejoj

  1. Por referendumo validas la samaj balotejoj kiel por la plej lastaj elektoj por la Senato.
  2. En kazo de neceso, la Konsulo modifas per dekreto la koncernan balotejon.

Art. 12: Kvorumo

  1. Ĉe referendumo ne ekzistas deviga kvorumo: ĝi validas kiom ajn da civitanoj balotas.
  2. En iniciata referendumo la establoj kies forumanoj ne esprimas sian voĉon estas konsiderataj kiel sindetenaj, kio praktike egalas al kontraŭaj voĉoj.

 

Ĉapitro III: Financaj klaŭzoj

Art. 13: Depono

  1. La referenduma komitato devas deponi sen interezo sumon de du mil svisaj frankoj ĉe la Civita Banko, por kovri la elspezojn de la referendumo.
  2. Se la popolo aprobas, la deponita sumo estas redonenda al la referenduma komitato. Se male, la deponaĵo estas enkasigita de la kvestora konto ĉe la Civita Banko.
  3. La sumo deponenda okaze de enketa referendumo egalas al ducent svisaj frankoj.

Art. 14: Prunto

La Civita Banko ne rajtas prunti monon por financi referendumajn kampanjojn.

 

(aprobita de la Senato la 10an de aŭgusto 2004)

(modifita de la Senato la 26an de julio 2008)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.