Lex academica

Pri la Lingva Komitato de Esperantio

 

Art. 1: Celo

  1. La Lingva Komitato (poste: LK) estas konstanta komisiono por konsili pri specifaj lingvaj demandoj la instituciojn kaj instancojn de la Esperanta Civito, konforme al la art. 6 par. 3 de la Konstitucio.
  2. La LK ne havas juran personecon, sed estas agnoskita kiel Civita institucio.

Art. 2: Membreco

  1. La membreco en la LK estas dumviva, rezervita al esperantologoj kiuj havas la civitanecon.
  2. Estas laŭrajte Lingvaj Komitatanoj, krom kontraŭa opinio skribe esprimita:
    1. ĉiuj membroj de la Akademio de Esperanto, nunaj kaj eksaj, kiuj havas la civitanecon;
    2. ĉiuj kandidatoj al la Akademio de Esperanto, ekde 1998, kiuj havas la civitanecon.
  3. Al la laŭrajtaj LK-anoj aldoniĝas tiuj nomumitaj de la Konsulo, kiu nomumas maksimume kvin dum sia mandato.

Art. 3: Eksiĝo / Eksigo

  1. Ĉiu LK-ano rajtas eksiĝi, per klariga letero al la Konsulo.
  2. La Konsulo rajtas eksigi LK-anon, aŭdinte la opinion de la LK kaj respektante lian rajton apelacii ĉe la Kortumo, ene de tridek tagoj post la dekreto de eksigo.

Art. 4: Strukturo

  1. La Konsulo kunvokas kaj prezidas la LK-on, kies oficialajn aktojn li subskribas. Li tamen ne voĉdonas, se li ne estas mem LK-ano.
  2. La Lingvan Komitaton asistas aktisto, nomumita de la Kapitulo, kun specifa kontrakto kiu klarigas la koncernajn taskojn: protokoloj, arkivo, diskutlisto ktp.

Art. 5: Demandoj

  1. La LK respondas senpage al demandoj de la Civitaj institucioj kaj instancoj.
  2. Establoj kaj individuoj povas fari demandojn al la LK kontraŭ pago de modera tarifo, fiksita de la Kapitulo. La tarifo estas rabatebla, ene de direktivo Hiltbrand, se la establo aliĝis al la Pakto aŭ la individuo havas la civitanecon.
  3. La enspezoj pro la konsultoj de la LK iras en konton ĉe la Civita Banko rezervitan al la LK.

Art. 6: Proceduro

  1. Lingva demando estas adresita al la LK, kies aktisto transdonas al ĉiu LK-ano la demandon kaj eventualan aneksan dokumentaron.
  2. La aktisto povas deklari demandon kiel nericeveblan, se ĝi ne kongruas kun la celoj de ĉi tiu leĝo.
  3. Post adekvata interna diskuto, la LK decidas pri respondo, kiu validas nur se ĝin aprobas la absoluta plimulto de la tuta LK.

Art. 7: Baloto

  1. La baloto en la LK okazas perkoresponde kaj neniam estas sekreta.
  2. La nepartopreno en la baloto estas enkalkulita kiel nea voĉo.

Art. 8: Organo

  1. La Konsulo indikas la revuon, aliĝintan al la Pakto, kie aperu la aktoj de la LK.

Art. 9: Financa klaŭzo

  1. La enspezoj laŭ la art. 5 par. 3 de ĉi tiu leĝo, plus la specifaj donacoj, legacoj kaj alio konforma al la Civitaj normoj, estas je dispono de la instituciaj bezonoj de la LK, ĉe la Civita Banko.
  2. La monon de la LK administras la Kvestoro.

     

(aprobita de la Senato la 21an de julio 2006)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.