Pri la familia juro
Ĉapitro I: Parenca civitaniĝo
Art. 1: Difino
- La edz(in)o kaj la (ge)filo(j) de civitano rajtas je la civitaneco, eĉ se ili ne membras en paktinta establo.
- La supra rajto nomiĝas parenca civitaniĝo. Ĝi estas agnata, se bazita sur viro (edzo aŭ patro), aŭ kognata se bazita sur virino (edzino aŭ patrino).
Art. 2: Prioritato de jus sermonis
- La parenca civitaniĝo estas petebla nur la koncernato efektive scipovas esperanton.
- La scipovo de esperanto estas atestenda per la posedo de LTSEC-diplomo A2.
Art. 3: Vidveco kaj orfeco
- Sub la samaj kondiĉoj preskribitaj de la supra artikolo, la parenca civitaniĝo estas petebla ankaŭ de la vidv(in)o, eĉ se okazis divorco aŭ separo, kaj de ĉiuj (ge)orfoj.
- Se civitano estas la plej aĝa el siaj (ge)fratoj, kaj li pruvas ke la forpasinta patr(in)o scipovis esperanton, li akiras por siaj (ge)fratoj la rajton peti la parencan civitaniĝon.
Art. 4: Aĝlimo
- La civitaneco estas petebla nur se la koncernato atingis la deksesan aĝjaron.
Ĉapitro II: Onomastiko
Art. 5: Familia nomo
- La civitaniĝo okazas sub la nomoj (familia kaj persona) kaj laŭ la latina ortografio kiuj situas en la ŝtata legitimilo aŭ pasporto de la koncernato.
- La fraŭl(in)a familia nomo estas registrenda ĉiam kaj kiel unua.
- La atribuo de Civitaj kodnombroj okazas surbaze de la komencliteroj de la unua fraŭl(in)a familia nomo kaj de la unua persona nomo.
Art. 6: Pseŭdonimo
- Pseŭdonimo estas registrenda se ĝi rezultas el notaria akto aŭ deponita ĉe artista gildo.
- Nur unu oficiala pseŭdonimo estas registrebla.
- La supraj normoj validas ankaŭ por karesnomoj kaj esperantigoj.
Art. 7: Registra restrikto
- La Registra instanco ne akceptas familian nomon aŭ pseŭdonimon (Hitler, Stalin kaj simile) kiel personan nomon.
- Aliaj restriktoj ne estas konsiderataj, kvankam en la Svisa Civila Kodo.
Art. 8: Oficiala subskribo
- En oficiala subskribo la sinsekvo estas: persona(j) nomo(j) — familia(j) nomo(j). Se inter la familiaj nomoj situas kaj la edza kaj la fraŭla, la edza estas la unua.
- Se ekzistas oficiala pseŭdonimo, la sinsekvo estas kiel en la supra paragrafo, plus la vorto nomata aŭ dit(e) kaj la pseŭdonimo.
- Se ekzistas oficiala karesnomo, ĝi situas inter citiloj post la persona(j) kaj antaŭ la familia(j) nomo(j).
- Se temas pri kompleta esperantigo, validas la normo pri pseŭdonimo; se nur la persona nomo estas esperantigita, validas la normo pri karesnomo.
Ĉapitro III: Geedzeco
Art. 9: Difino
- La Civito difinas geedzecon laŭ la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, artikolo 16:
- Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso, nacieco aŭ religio, rajtas geedziĝi kaj fondi familion. Iliaj rajtoj estas egalaj koncerne la geedziĝon, dum la geedzeco, kaj koncerne eksedziĝon.
- Geedziĝo okazu sole laŭ libera kaj plena konsento de la geedziĝontoj.
- La familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la socio, kaj ĝi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la Civito.
- Ekster tiu difino oni parolas ne pri geedzeco, sed pri partnereco.
Art. 10: Agnosko
- La Civito aŭtomate kaj sen formalaĵoj agnoskas la geedzan statuson pruvitan de la civitano. La sama proceduro validas por la gepatra statuso.
- La klaŭzo en la art. 2, par. 2 de ĉi tiu leĝo validas por peti la civitanecon, sed ne influas por la agnosko pri geedza aŭ gepatra statuso.
- Ne eblas agnoskigi pli ol unu edz(in)on samtempe; se la moroj aŭ leĝoj en la lando de la koncernato permesas poligamion, la parenca civitaniĝo estas petebla nur de la edz(in)o kiu scipovas esperanton.
- La agnosko pri geedzeco daŭras tiel longe kiel daŭras la geedzeco mem.
Art. 11: Partnereco
- Partnereco estas la kunvivado more ŭorio de:
- gefianĉoj;
- samseksa paro;
- ne divorcita homo kun alia persono.
- Laŭ peto de ambaŭ koncernatoj, la Civito povas registri ilian partnerecon, se ili ambaŭ plenumas la kondiĉon en la art. 2, par. 2 de ĉi tiu leĝo.
- Por registri partnerecon necesas kontrakto ĉe la Kortumo.
- La kontrakto pri partnereco daŭras kvin jarojn kaj estas renovigebla, laŭ peto de ambaŭ koncernatoj.
- La partnero rajtas peti la parencan civitaniĝon. Ankaŭ en tiu ĉi kazo la civitaneco estas dumviva.
Ĉapitro IV: Defendo de la infanoj
Art. 12: Civitanidoj
- La civitano al kiu estis agnoskita la gepatra statuso rajtas por la propra(j) (ge)filo(j) je ĉiu avantaĝo de la civitaneco, ĝis la atingo de la deksesa aĝjaro.
- La civitaneco estas petebla je la deksesa aĝjaro. La konsento de la (ge)patro(j) ne estas bezonata.
Art. 13: Denaskuloj
- Denaskulo estas praktikanta esperantisto kies hejma ĉeflingvo estis esperanto, kun funkcioj kaj eduka kaj identiga.
- La Civito defendas la interesojn kaj de la civitanidoj kaj de la denaskuloj sub la deksesa aĝjaro, se neniu parenco povas adekvate okupiĝi pri ili, specife pri ilia esperanta eduko.
- La defendo de tiaj civitanidoj kaj denaskuloj okazas tra la patroneco, la adopto, la kuratelo.
Art. 14: Patroneco
- Patrono estas la civitano kiu engaĝas sin, per kontrakto kun la Konsulo aŭ ties delegito, helpi por la klerigado de civitanido aŭ denaskulo, inkluzive de lia esperanta eduko, se neniu parenco povas adekvate garantii tiun rajton.
- La patrono devas esti almenaŭ 35-jaraĝa kaj devas akiri de la eventuala edz(in)o aŭ partnero la konsenton pri la patroneco.
- La patroneco povas daŭri ĝis la dekoka aĝjaro, se je la atingo de sia deksesa jaro la civitanido aŭ la denaskulo petas la esperantan civitanecon.
- La patrono havas la devon zorgi ke la patronato estu en la kondiĉoj peti la esperantan civitanecon.
Art. 15: Adopto
- La Civito helpas por adopti civitanidon aŭ denaskan esperantiston kiu orfas de ambaŭ gepatroj kaj aĝas malpli ol dek ok jarojn.
- La helpo devas esti inspirita de la adoptonormoj de la Svisa Civila Kodo, kvankam kongrua kun la leĝoj de la koncernata(j) lando(j).
Art. 16: Kuratelo
- La Civito povas interveni, per siaj advokatoj, ĉe tribunalo decidonta pri la kuratelo por denaska esperantisto, por civitanido aŭ ĉiukaze por esperanta civitano.
- La Civito povas serĉi kuratoron kaj proponi ties nomon al la tribunalo.
Ĉapitro V: Honora civitaneco
Art. 17: Honoro al vivanto
- La Konsulo rajtas proponi, kaj la Senato aprobas, la honoran civitanecon al vivanta neesperantisto kiu grave utilis por la esperanta popolo.
- La honora civitaneco ne implicas la atribuon de la rajtoj kaj decoj de esperanta civitano.
Art. 18: Posteuma civitaneco
- La Konsulo rajtas proponi, kaj la Senato aprobas, la honoran civitanecon al forpasinta esperantisto kies aktiveco simbole plej kongruas kun la konstituciaj celoj de la Esperanta Civito.
- La posteuma civitaneco estas definitiva nur se konsentas la vivantoj en la sama grado de parenceco preskribita en la art. 1 de ĉi tiu leĝo.
Ĉapitro VI: Kompletigo
Art. 19: Subsidueco
- La Svisa Civila Kodo, titoloj tria ĝis dekdua, kompletigas la normojn en ĉi tiu leĝo, krom en kazo de malkongruo.
Art. 20: Financa klaŭzo
- Pri la ĉapitroj 1 kaj 2 validas la financado antaŭvidita por la Registro.
- Pri la ĉapitro 3 validos la tarifoj fiksitaj ĉe la Kortumo.
- Pri la ĉapitro 4 validas la normoj en la Mutuala Rabata Sistemo: sekve por ĉiu patroneco kaj adopto oni pagas dismon.
(aprobita de la Senato la 25an de julio 2008)
(amendita de la Senato la 7an de oktobro 2022)