Pri la Civita stabo
Ĉapitro I: Stabo
Art. 1: Difino
- Per la vorto “stabo” oni indikas la tuton de konstantaj aktivuloj de la Esperanta Civito.
- Stabano povas esti elektita aŭ nomumita, parte- aŭ plentempa, kun aŭ sen gratifiko, kun aŭ sen kontrakto.
- Specife oni distingas inter parlamentano, deĵoranto, buralisto, aktisto.
- La sama stabano povas esti deĵoranto ĉe Esperanto-Domo kaj samtempe kovri alian rolon, kiel aktisto, parlamentano ktp. La administrantaro de la Domo devas konsenti pri tio.
Art. 2: Parlamentano
- Parlamentano estas civitano elektita, partatempe aktiva, sen gratifiko sed kun la rajto je repago de la pruvitaj kostoj: se senatano aŭ kapitulano, el la kvestora konto; se forumano, el la reprezentata establo.
- La “kontrakto” estas la normoj en la konstitucio kaj en la parlamentaj reglamentoj.
Art. 3: Deĵoranto
- Deĵoranto estas plentempe aganta stabano, nomumita en Esperanto-Domo laŭ specifa kontrakto, interkonsente kun la administrantaro de la Domo.
- Manke de specifa interkonsento, validas la normoj por staĝanto en Svislando, Neŭŝatela kantono, kondiĉe ke ne estu eksterkantona misio.
- Por eksterkantona misio estas garantiendaj, aldone al la transporto, la tranoktejo, la manĝoj kaj eventuale la sanitara asekuro, dum la daŭro de la misio.
Art. 4: Buralisto
- Buralisto estas partatempe aganta stabano, oficanta en sia hejmo, laŭ specifa interkonsento lige kun la nomumo fare de la koncerna instanco.
Art. 5: Aktisto
- Aktisto estas la stabano helpe oficanta pri iu Civita instanco (Kortumo, Lingva Komitato, Civitana Registro ktp), plej ofte kiel arkivisto kaj protokolisto, konforme al la koncerna leĝo.
- Eblas specifaj terminoj, laŭ la leĝo mem (ekz. kvestoro, matrikulisto, legacia asistanto ktp).
Art. 6: Financa konduto
- Se stabano rezignas, tute aŭ parte, pri sia gratifiko aŭ/kaj repago, la koncernaj sumoj estas registrendaj kiel donaco en la spezkalkulo de la koncerna establo aŭ instanco; manke de la rilata spezkalkulo, la sumo estas registrenda en la kvestora konto (kaso de la Parlamento).
- Ĉiu stabano estas devigata respekti la ekzistantajn normojn pri financoj, ekz. Lex Anatolia pri donacoj ricevitaj dum plenumo de ofico.
- En neniu kontrakto aŭ raporto oni uzas radikojn kiel “labor-“, “dung-“, “salajr-“, “pens-“, “honorari-“: ĉiu stabano (ek)deĵoras, oficas/enoficiĝas, misias kaj simile.
Art. 7: Kategorioj
- En la elekto aŭ nomumoo de stabanoj oni flagas oportunan ekvilibron de kategorioj, cele al maldiskriminacio ene de prioritata agnosko pri meritoj: ne estu tro da viroj aŭ tro da virinoj, aŭ origine nur partianoj de la majoritato, aŭ tro multaj el la sama lando, sama familio ktp.
- Por stabaneco estas postulenda la esperanta civitaneco; meteko estas rekrutebla se mankas specife necesa kompetentulo (ekzemple pri informadiko) aŭ se tion permesas la koncerna normo (ekzemple por la unua nivelo en la Civila Esperanta Servo).
Art. 8: Anonimeco
- La buralistoj kaj deĵorantoj subskribas mesaĝojn sen la familia nomo, apud la ofico; esceptoj eblas nur se nepre necesas, laŭ motivado de la koncernato.
Ĉapitro II: Kalendaro
Art. 9: Transnacia festotago
- Per la esprimo “transnacia festotago” oni indikas tagon ekster sabato kaj dimanĉo kiam stabano, ie ajn, rajtas ne deĵori.
Art. 10: Tipologio
- La transnaciaj festotagoj povas esti universalaj, ekvivalentaj (al la kvar konstituciaj festotagoj), prioritate rekuperaj, geografie liberaj.
- Universalaj festotagoj estas: 1a de Januaro (Novjartago), 6a de Januaro (Epifanio), Vendredo kaj Lundo de Pasko (laŭ la gregoria kalendaro), 1a de Majo (Festo de la Laboro), 1a de Novembro (Ĉiuj Sanktuloj), 25a kaj 26a de decembro (Kristnasko aŭ Julo).
- Ekvivalentaj festotagoj estas la ĵaŭdo de Pasko (anstataŭ la 14a de Aprilo), la lundo de Pentekosto (anstataŭ la 2a de Junio), la 15a de Aŭgusto (anstataŭ la 10a de Aŭgusto), la 8a de Decembro (anstataŭ la 15a de Decembro), pro la supozo ke en niaj Konstituciaj festotagoj stabano estas okupita (pro ceremonio, Zamenhofa festo, elektoj ktp) kaj tial rekuperas la tagon aŭtomate en fiksa dato.
- Prioritate rekuperaj estas kelkaj fiksaj tagoj por rekuperenda semajnfino. Temas pri la 8a de Marto, la 12a de Oktobro (nur se la stabano estas tiam en Hispanio aŭ Latin-Amerika lando), la 24a kaj la 31a de Decembro.
- Geografie liberaj estas la regiona/kantona festotago: 28a de Februaro (se la stabano estas tiam en Andaluzio) aŭ 1a de Marto (se aliloke); kaj la nacia festotago, kiu koincidas kun la lando kie situas tiam la stabano (se en Svislando la 1a de Aŭgusto, se en Hispanio la 6a de Decembro, se en Hungario la 15a de Marto, ktp).
Art. 11: Rekuperoj
- Kaze de deĵoro dum transnacia festotago endas rekupero dum prioritate rekupera festotago aŭ eblas dum labortago interkonsente kun la Konsulo aŭ ties delegito.
- Se dum misio stabano decidas preni tagojn de libertempo (inkluzive rekuperon), ili ne estas konsidereblaj kiel parto de la financa traktado en misio.
Ĉapitro III: Intereskonflikto
Art. 12: Malkongrueco
- La Konstitucio de la Esperanta Civito malkongruas kun la aliĝo al aŭ aktiveco por establo kiu ne respektas homajn rajtojn.
- La homaj rajtoj estas la tridek listigitaj en la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj.
Art. 13: Restriktoj
- La esperanta civitaneco per si mem ne malkongruas kun la membreco en esperantista organizo.
- Dum la daŭro de sia mandato:
- la Konsulo kaj la vickonsuloj evitas prezidi paktintan establon;
- la membroj de la Kapitulo kaj/aŭ de la Parlamento evitas postenon en gvida instanco (estraro, komitato, direkcio) de esperantista establo ne aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.
- ankaŭ la ceteraj stabanoj (deĵorantoj, buralistoj, aktistoj) evitas tian postenon, laŭ la respektiva kontrakto aŭ nomuma akto. En kazo de hezito, decidas la Konsulo post interkonsiliĝo kun la koncernato.
(aprobita de la Senato la 7an de oktobro 2022)