Leĝoj

 

La normoj aprobitaj de la Senato estas indikitaj per latinaj vortoj: Lex plus adjektivo, por distingi ilin de la direktivoj, aŭ normoj aprobitaj de la Forumo. Male, ĉi-lastaj portas la nomon de la proponinto.

Principe, leĝo normigas la rilatojn en la civitanaro, dum direktivo tiujn inter la paktintaj establoj.

 

Art. 18 de la Konstitucia Ĉarto — Aktoj de la Senato

  1. La Senato aprobas leĝojn kaj aplikajn administrajn aktojn: la unuaj estas proponeblaj de kiu ajn senatano, la duaj nur de la Konsulo.
  2. Leĝoj kaj administraj aktoj devigas la civitanojn, ne la establojn aliĝintajn al la Pakto.

 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.