Dekreto Trifonĉovski

Pri la Civita Banko

 

La Vickonsulo de la Esperanta Civito,

 

en sia ofico de povoplena Konsula anstataŭanto laŭ la art. 20 de la Konstitucia Ĉarto,
konforme al la art. 28 de la Ĉarto (financaj rimedoj),
konforme al la art. 25 de la Senata Reglamento (administraj aktoj),
konforme al la art. 32 de la Senata Reglamento (financoj),
konforme al la artikolo 394 kaj sekvaj de la Svisa Kodo (mandatoj),
konforme al la Senata konsultiĝo je 2 novembro 2002 en Ĉaŭdefono,

 

nome de la Senato

dekretas

 

  1. Ekde 2 junio 2003 kadre de la Esperanta Civito funkcias la Fonduso Pro Esperanto (poste: Fonduso), sub la kontrolo de la Konsulo aŭ de la delegita Vickonsulo pri internaj aferoj.
  2. S-ino Sonja Brun (Svislando) helpos administri la Fonduson ĝis nova dekreto, kunlabore kun la persono(j) de ŝi mem libere elektota(j), kondiĉe ke (i)li estu Civitano(j).
  3. La ĉefa ilo de la Fonduso estas la svisa poŝta konto “Pro Esperanto” 23-4803-0, pri kies aktiva saldo je 31 majo s-ino Brun estas aparte informita.
  4. La Fonduso plenumas tuj du servojn: la kvestora kaj la konfida. La Fonduso aktivigos ankaŭ ĝirkontan kaj investan servojn, laŭ posta dekreto, ne antaŭ ol Novjartage 2004.
  5. La kvestora servo konsistas en la administrado de la financaj rimedoj necesaj por la funkciado de la Civitaj instancoj, unuavice la Parlamento.
  6. La konfida servo konsistas en la plenumo de tutjaraj kontraktoj inter la Fonduso kaj unuopaj klientoj, kiuj povas esti nur paktinto aŭ civitano, ĝis nova dekreto — tiuj kontraktoj inkluzivas nur funkciojn konformajn al la art. 394 kaj sekvaj de la Svisa Kodo, unuavice la kreditrealigojn, transaciojn kaj ĉiujn elementojn utilajn pli por la difino de la poseda etato ol por la spezkalkulo kaj/aŭ bilanco.
  7. La kliento pagas, paŭŝale kaj anticipe, cent naŭdek svisajn frankojn por tutjara administrado ĝis negocumo de dudek mil, kaj egalan sumon por ĉiu plia dudekmilo aŭ frakcio.
  8. La ofico de s-ino Brun estas libervola, valida ĝis 31 decembro 2004 kaj renovigebla — la ofico estos plenumata kongrue al la principo de federa subsidueco. Rezigno povas okazi kiam ajn, kun trimonata fruo, per skriba komuniko ĉu de s-ino Brun ĉu de la Konsulo.

 

Ljubomir Trifonĉovski, Vickonsulo,
subskribis en Vraco (Bulgario), la 23an de majo 2003

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.