Dekreto Kirova

Pri la apliko de Lex Lubomira, art. 4

 

La Vickonsulo pri internaj aferoj,

 

konforme al la delego ricevita de la Konsulo

 

nome de la Senato

dekretas

 

1) C-ino Manuela Blanco oficas kiel direktoro de la Registra Instanco (poste: direktoro) ekde la 2a de junio 2020 ĝis nova decido, konforme al Lex Lubomira.

2) La direktoro ricevos la subtenon de Pro Esperanto, kaj finance (parto de la ofichoraro) kaj organize (parto de la trejnado), kadre de la nuna staĝokontrakto, kun konduto konforma al la Vickonsula dekreto 28 junio 2017.

3) La vickonsulo pri internaj aferoj plenumas la voktan povon super la direktoro kaj koncernan dekretan rajton rilate la tutan instancon.

4) Konforme al la art. 3, paragrafo 5 de Lex Lubomira, al la ekzistantaj fakoj a) civitana arkivo, b) biografia, c) heraldika, d) establa, aldoniĝas e) protekta, por kolekti la informojn klasitajn “ad futuram memoriam” (AFM), “caveat” (CAH) kaj “persona non grata” (PNG). La klasado aplikas la instrukcion en la vickonsula dekreto 25 junio 2018.

5) Pri la administrado de la informoj en la protekta fakto rekte responsas la vickonsulo pri internaj aferoj, aŭ alia kapitulano delegota de la Konsulo.

6) Konforme al la art. 2, paragrafo 5 de Lex Lubomira, la oficejo de la direktoro situas en la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono. Laŭbezone la direktoro povas plenumi sian oficon ankaŭ en la Esperanto-Domo en Malago kaj en la legacioj.

7) La financado laŭ la art. 5 de Lex Lubomira estas sendependa de la financado laŭ la art. 2 de ĉi tiu dekreto. La unua eniras la librotenadon de la kvestoro per specifa ĉapitro, la dua apartenas al la librotenado de Pro Esperanto.

 

Legite, aprobite, subskribite:

Miroslava Kirova

vickonsulo pri internaj afero

en Varno, la 14an de aprilo 2020j

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.