Konsulo

Art. 20 de la Konstitucia Ĉarto — Konsulo

  1. La Konsulo estas la oficiala reprezentanto kaj proparolanto de la Civito.
  2. La Konsulo responsas en ekskluziveco pri la taskoj:
    1. kunvoki la Parlamenton kaj difini la tagordojn;
    2. prezidi la kunsidojn, kun decida baloto kaze de voĉdon-egaleco, eĉ se li ne estas delegito de paktinto ĉe la Forumo;
    3. promulgi la normigajn aktojn de la Parlamento;
    4. plenumi per ediktoj kaj dekretoj la decidojn de la Parlamento;
    5. funkciigi la organizon de la Civito.
  3. Dum sia mandato, la Konsulo estas juĝebla de la Kortumo nur se lin denuncas parlamentano aŭ unu el la membroj de la Kortumo.
  4. La elektita Vickonsulo anstataŭas la Konsulon en kazo de neceso; okaze de morto aŭ demisio de la Konsulo, li anstataŭas tiun ĝis la novaj elektoj; okaze de morto aŭ demisio de la Vickonsulo, lin anstataŭas la samlista kandidato kiu ricevis plej multe da voĉoj ĉe la lastaj elektoj por la Senato.

 

Lin elektas la individuaj Civitanoj, per sekreta baloto, kiel ĉefkandidaton de la listo kiu arigas plej multajn voĉojn. Lia mandato tiom daŭras kiom tiu de la Senato. Eblas per referendumo devigi lin al demisio.

En la unua mandato (2002-2006) la Konsulo de la Esperanta Civito estis prof. d-ro hab. Walter Żelazny, rektoro de pola universitato. En la dua (2007-2011) estis prof. Giorgio Silfer, verkisto. En la tria (2012-2016) estis c-ino Marie-France Conde Rey, instruistino. En la kvara (2017-2021) estis c-ino Chamberline Nguefack Zedong dum la unua jaro: imputite de la Parlamento pro misuzo de povoj kaj privata intereso en publika faro, ŝi evitis la proceson demisiante. Ekde Novjartago 2018 anstataŭis ŝin c-ano Giorgio Silfer, kiel Vickonsulo. En la kvina (2022-2025) la Konsulo estas c-ano Riichi Karibe, entreprenisto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.