Organo

 

Art. 27 de la Konstitucia Ĉarto — Informaj organoj

  1. La informa organo de la Civito estas la novaĵagentejo Heroldo komunikas (HeKo), kies posedon la Kooperativo de Literatura Foiro donacas al la Civito je la ekvalido de la Konstitucio.
  2. La normigaj aktoj de la Civito (kodo, direktivoj, reglamentoj, leĝoj, ediktoj kaj dekretoj) estas telematike je dispono de ĉiu voĉrajta civitano.

 

Laŭ la art. 27 de la Konstitucio,  la informa organo de la Esperanta Civito estas la novaĵagentejo “Heroldo Komunikas” (HeKo) kies posedon LF-koop donacis al la Civito je la ekvalido de la Konstitucio (2 junio 2001).

HeKo estas retagentejo je la servo de la establoj en aŭ apud la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito. La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A.

En 2025 la redaktoro de HeKo estas la Konsulino, Lorena Bellotti, kun delego al c-anoj Giacomo Comincini, Alessio Giordano kaj Giorgio Silfer.

 

Heroldo Komunikas (HeKo)
pakto@esperantio.net

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.