Civita Banko

se…

  • Vi bezonas de tempo al tempo sendi etajn sumojn ien ajn en Esperantio
  • sed ĝenas Vin maldece altaj bankaj kostoj, teda vico ĉe giĉeto, fiskaj baroj, ktp
  • Vi volas subteni la mikrokrediton en la Tria Mondo
  • Vi volas kiam ajn kontroli la staton de Via konto, per simpla retmesaĝo
  • Vi volas rericevi Vian monon ene de kelkaj tagoj, per simpla retmesaĝo, sen skandala malfruo
  • Via enlanda valuto estas malforta kaj prudente Vi volas gardi iom da mono en la plej forta kaj stabila valuto en la mondo, por baldaŭa aŭ fora estonteco
  • interesas Vin domiciligi Viajn korespondaĵojn ĉe leterkesto en Svislando
  • Vi deziras testamenti favore al Esperanta institucio aŭ iniciato

la supraj servoj estas kongruaj al la funkcioj de

FONDUMO PRO ESPERANTO

Vi povas mandati ilin al la Fondumo, per privata kontrakto, konforme al la art. 394 kaj sekvaj de la Svisa Kodo.

NECESAS NUR

  • havi la Esperantan Civitanecon aŭ esti establo aliĝinta al la Pakto
  • pagi aĝion de 190,- svisaj frankoj, kiu kovros ĉiun vian operacion, ĝis entute dek mil frankoj (ekde la 10.001a dua aĝio, ekde la 20.001a tria aĝio ktp)

La kontoj ĉe Fondumo Pro Esperanto estas seninterezaj, ĝis 5.000,- svisaj frankoj; super tiu sumo estas interezo, laŭ unuopaj interkonsentoj.

je via dispono

Fondumo Pro Esperanto

Chemin des Postiers
CH-2300 La Chaux-de-Fonds
Svislando
fonduso [ĉe] esperantio [punkto] net (fonduso[at]esperantio[dot]net)

Hodiaŭaj kurzoj:
1,00 speso = 90 svisaj frankoj
1,00 EUR = 1,00 CHF

 

Art. 28 de la Konstitucia Ĉarto — Financaj rimedoj

  1. La Civito havas propran bankon, por enkasigi donacojn kaj legacojn, akcepti alpruntojn de civitanoj kaj establoj, subteni projektojn kaj iniciatojn kadre de la Pakto, financi la Civiton kaj prizorgi la administradon de ĝiaj valoraĵoj, kaj specife de la senmoveblaĵoj.
  2. La Civita Banko funkcias kiel financa societo kun statuso de fondumo, kies kontrolinstanco estas la Kapitulo, reprezentata de la Konsulo, kiu nomumas kaj malnomumas la membrojn de la administra komitato.
  3. La administra komitato de la Civita Banko agas aŭtonome kaj sub individua responso.
  4. Kondiĉe ke la koncernaj profitoj estu komplete rezervitaj por la Civito, la Civita Banko povas krei aŭ partopreni aliajn financajn institutojn, ekzemple asekurkompanion.
  5. La Civito povas produkti kaj vendi filatelajn kaj numismatajn valoraĵojn.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.