Foruma reglamento

 

Art. 0: Lingva klaŭzo

  1. Reglamento estas regularo pri la apliko de leĝo. En ĉi tiu kazo temas pri la artikoloj koncernaj la Forumon, en la fundamenta leĝo de la Esperanta Civito, nome la Konstitucio.
  2. Ĉiuj nomoj kaj pronomoj koncernaj oficon estas komprenendaj sen difinita sekso.
  3. La unua Vickonsulo anstataŭas la Konsulon, eĉ sen eksplicita mencio en la reglamento, konforme al la art. 20, par. 4 de la Konstitucio.
  4. La difino de vorto donita en ĉi tiu reglamento superas la eventuale nekongruan signifon en aliaj leksikografiaj referencoj.
  5. Prezidanto estas sinonimo de Konsulo, unua Vickonsulo aŭ foruma dojeno en la ofico de tagprezidanto.
  6. Se ne ĉeestas alia indiko, la mencio pri artikolo aŭ paragrafo implicas ke temas pri ĉi tiu reglamento.

 

Ĉapitro I: Pri la forumanoj

Art. 1: Mandato

  1. La Forumo estas la asembleo de la paktintaj establoj, nome la branĉo de la Civita Parlamento kie la paktintaj establo estas paritete reprezentataj, laŭ la art. 14 de la Konstitucio.
  2. Ĉiu voĉrajta civitano rajtas esti forumano.
  3. La membreco en la koncerna establo estas konsilinda, sed ne deviga kondiĉo por reprezenti tiun establon kiel forumano.

Art. 2: Elektoj

  1. Forumanojn elektas la establa instanco kiu rajtas decidi pri aliĝpeto de tiu establo al la Pakto.
  2. La posteno de forumano daŭras ĝis la fino de la koncerna senata mandato.
  3. En la posta senata mandato, la eliranta forumano estas konsiderata kiel reelektita, se neniu kontraŭa komuniko atingas la Konsulon ene de tridek tagoj post la unua parlamenta sesio, kondiĉe ke la eliranto daŭre plenumu la normojn por la forumaneco.
  4. Se dum la koncerna mandato ekvakas posteno de forumano, manke de alia indiko el la koncerna establo nova forumano elektiĝas la civitano kun plej alta estrara ofico (laŭvice: prezidanto, vicprezidanto, sekretario, estrarano pri eksteraj rilatoj) en tiu establo.

Art. 3: Anstataŭigo

  1. Se forumano perdas sian postenon (pro kumulo, morto, demisio aŭ analoga kaŭzo), lia anstataŭigo okazas laŭ la art. 2, paragrafo 4.

Art. 4: Eksiĝo

  1. Forumano anoncas sian demision per skriba komuniko al sia establo, kun kopio al la Konsulo.
  2. La demisio devas esti en la tagordo de la unua foruma sesio post la komuniko al la Konsulo; se la Forumo akceptas ĝin, tuj aplikiĝas la art. 3.
  3. La demisio de forumano estas deviga, se la Kortumo komunikas al la Konsulo verdikton de kondamno kontraŭ la koncerna forumano, post proceso en dua grado, pro delikto kontraŭ la Civita bono (malversacio, fraŭdo, falsa atesto, privata intereso en oficaj agoj, misuzo de povoj ktp).

Art. 5: Eksigo

  1. La establo kies forumanoj nek partoprenas nek senkulpiĝas dum du jaroj sinsekve estas konsiderata kiel eksiĝinta el la Pakto. Ĝia eksiĝo estas tuj komunikita de la Konsulo al la Kortumo por la necesa verdikto.
  2. Se establo aliĝas al la Pakto, sed neniu ĝia establano rezultas havi la civitanecon ene de tri monatoj post la akcepto, la establo estas konsiderata kiel eksiĝinta.

Art. 6: Akcepto de novaj establoj

  1. La Forumo povas haltigi dum difinita tempo (maksimume kvin jarojn) la pritrakton de la aliĝo al la Pakto de specifaj kategorioj de establoj (ekzemple tiuj sen jura personeco, tiuj unupersonaj ktp).
  2. La Forumo povas difini la dokumentojn necesajn por peti la aliĝon al la Pakto, krom tiuj preskribitaj de la Pakto mem.

 

Ĉapitro II: Pri la kunsidoj

Art. 7: Unua kunvoko

  1. La Forumo kunsidas unuafoje por proklami la balotrezulton por la Senato (unua parlamenta sesio).
  2. La eliranta Konsulo, konsultinte la enirantan, kunvokas la unuan parlamentan sesion en la nova mandato; la sesio okazas ene de naŭdek kvin tagoj post la dato de la balotkontrolo.

Art. 8: Kunvokoj

  1. La Forumo estas ordinare kunvokita de la Konsulo, eksterordinare ankaŭ laŭ peto de almenaŭ unu sesono de la paktintaj establoj. La peto devas prezenti la temojn por la tagordo, kun la aldono de la koncernaj tekstoj.
  2. La oficiala kunvoko, kun la tagordo kaj la necesaj aldonaj tekstoj, devas atingi la forumanojn almenaŭ tridek tagojn antaŭ la kunsido.
  3. Ordinaraj sesioj (el unu aŭ pli da kunsidoj) okazas unu fojon jare, prefere kun la Senato (parlamenta sesio).
  4. Eksterordinaraj sesioj (el unu aŭ pli da kunsidoj) okazas ene de sesdek tagoj post la peto. Trans tiu tempolimo, la petintoj rajtas mem kunvoki la Forumon (memkunvokita sesio).

Art. 9: Tagordo

  1. Atentinte pri la sugestoj kaj petoj de la forumanoj, konsultinte la Kapitulon, la Konsulo aŭtonome difinas kaj ĝustatempe komunikas la tagordon de la foruma sesio.
  2. La tagordo devas enhavi, inter la unuaj eroj, la komunikojn de la Konsulo. Tiam la Konsulo komunikas nur informocele, sen posta diskuto, la senkulpiĝojn pro neĉeesto, la mesaĝojn kaj petskribojn senditajn je la specifa atento de la Forumo, la liston de la proponoj ricevitaj sed ne entagordigitaj.
  3. Escepte de direktivo-proponoj, ekstraj tagorderoj estas proponeblaj de forumano aŭ kapitulano tuj antaŭ la malfermo de la sesio; ĉe la malfermo la prezidanto submetas ilin al la Forumo por akcepti ilian entagordigon.

Art. 10: Sidejo

  1. La Forumo ne havas fiksan sidejon, sed prefere kunvenas tie kie kunvenas la Senato.
  2. La kunvenejo devas enhavi meblaron kaj teknologion konvenajn por sesio de eta parlamento, kaj adekvatan spacon en distingitaj lokoj, por la forumanoj, la Kapitulo, la kortumanoj, la senatanoj, la funkciuloj kaj helpantoj, la gastoj kaj invititoj, la civitanoj kiel publiko.

Art. 11: Prezido

  1. La Konsulo prezidas la kunsidojn de la Forumo.
  2. Se forestas kaj la Konsulo kaj la unua Vickonsulo, la kunsidon tagprezidas la pli aĝa inter la ĉeestantaj forumanoj (dojeno) reprezentantaj la plej antikvan establon.
  3. La Konsulo decidas pri la publikeco de la kunsidoj kaj pri eventualaj invitoj.

Art. 12: Protokolo

  1. La Konsulo nomumas fidindan kaj akuratan civitanon kiel protokoliston.
  2. La protokolisto responsas pri la redaktado de la protokolo, ĝia tajpado kaj dissendo nur al la forumanoj ene de tridek tagoj post la kunsidoj (provizora protokolo).
  3. La forumanoj havigas al la protokolisto, kun kopio al ĉiuj gekolegoj, siajn rimarkojn. Se neniu forumano reagas pri la rimarkoj ene de dek tagoj, la protokolisto modifas la tekston laŭ la ricevitaj rimarkoj.
  4. La korektita teksto (definitiva protokolo) iras tuj de la protokolisto al la forumanoj. Manke de reagoj ene de dek tagoj, la teksto estas konsiderata kiel aprobita kaj diskonigebla (formaligita protokolo).
  5. Post la subskribo(j) de la prezidinto(j), la originalo de la protokolo kaj la koncernaj aldonaĵoj (aprobitaj dokumentoj, balotiloj ktp) estas konservataj sub la responso de la Konsulo, nome la Vickonsulo pri internaj aferoj.

Art. 13: Kvorumo

  1. Por ke la kunsido estu kvoruma, necesas ke almenaŭ triono de la paktintaj establoj estu reprezentata en la kunsido.
  2. La kunsido estas supozata kiel kvoruma, dum ne okazas voĉdono kaj neniu forumano petas la kontrolon pri la kvorumo.
  3. La forumano kiu petas la kontrolon pri la kvorumo estas enkalkulita inter la ĉeestantoj.

Art. 14: Diskuto: intervenoj

  1. Neniu rajtas interveni sen la permeso de la prezidanto.
  2. La diskuton enkondukas la referanto indikita en lakoncerna ero de la tagordo.
  3. En la enkonduka diskuto ĉiu forumano rajtas paroli unu fojon, dum dek minutoj. Li povas cedi parte aŭ tute sian tempon al alia forumano. La prezidanto nek cedas sian tempon nek estas submetita al tempolimigo.
  4. Ĉiu forumano rajtas je triminuta voĉdeklaro, kaj pri unuopa ero kaj okaze de la fina voĉdono. Li povas cedi tute aŭ parte sian tempon al alia forumano (pluropa voĉdeklaro).

Art. 15: Diskuto: amendoj

  1. La prezidanto povas fiksi limhoron por liveri proponojn de amendo; post tiu horo la proponoj ne estas plu akceptitaj.
  2. Amendojn rajtas proponi ankaŭ kapitulano kiu ne estas mem forumano.
  3. Pri ĉiu amendo validas la samaj tempolimoj de la art. 14, par. 3, kun la aldono de enkonduka dekminuta interveno fare de la amendoproponinto.
  4. En malkaŝa voĉdono la amendoj pri la sama temo, se alternativaj, estas submetitaj al voĉdono komencante per la plej laste proponita; kies eventuala akcepto aŭtomate faligas la alia(j)n en alternativo.
  5. Pri kompletigo ne alternativa al la amendo (subamendo) la prezidanto voĉdonigas nur se la amendo mem estas aprobita.
  6. Amendo ne estas submetebla al apartaj diskuto kaj voĉdono, se ĝin akceptas anticipe la koncernata referanto. Tuj eblas kontraŭamendo de eventuale malkonsenta forumano.
  7. La prezidanto povas kunigi la amendojn pri la sama temo, se ili estas inter si tre similaj aŭ eĉ nur ripetaj (obstrukcismo), kaj voĉdonigi ilin bloke.

Art. 16: Diskuto: fermo

  1. La diskuton fermas nur la prezidanto, kiu antaŭe fermas la liston de la intervenontoj, per lasta alvoko al sinanoncoj por interveno.
  2. La fermon de diskuto, same kiel por aliaj kazoj (fermo de voĉdonado, ekzemple), anoncas la frapo de la prezidanta maleo.

Art. 17: Voĉdono: proceduro

  1. La voĉdonoj okazas malkaŝe, per manlevo, krom se la prezidanto, aŭ almenaŭ kvin establoj, petas sekretan voĉdonon.
  2. La voĉdono estas devige sekreta, per balotilo, nur se temas pri direktivo aŭ elekto/nomumo de personoj por ofico.
  3. Kapitulano ne voĉdonas, se li ne estas mem forumano.
  4. Se temas pri artikita propono (direktivo, aplika reglamento, rezolucio) kaj la prezidanto, aŭ almenaŭ kvin establoj, tion petas, la Forumo voĉdonas artikolon post artikolo, paragrafon post paragrafo, alineon post alineo (voĉdono laŭ unuopaj eroj). La prezidanto povas postmeti la pritrakton de iuj unuopaj eroj.
  5. Voĉdoninte ĉiujn erojn, la tuta propono estas submetita, post eventualaj voĉdeklaroj, al la definitiva aprobo (fina voĉdono).
  6. Neniu rajtas interveni dum la voĉdono, krom se temas pri procedura demando.
  7. Se necesas voĉnombrantoj, ili estas la du plej junaj el la ĉeestantaj forumanoj.
  8. En kazo de malklareco dum malkaŝa voĉdono, la prezidanto ree voĉdonigas, ĉi-foje per unuopa alvoko de la forumanoj, laŭ alfabeta ordo.

Art. 18: Voĉdono: plimultoj

  1. Forumano povas voĉdoni pore, kontraŭe, sindetene (aŭ blanke). Li povas ankaŭ ne partopreni la voĉdonon, lasante la kunsidejon: tiam la kvorumo malaltiĝas.
  2. La voĉoj estas kalkulitaj ne laŭ kapo, sed laŭ establo. Se du forumanoj de la sama establo voĉdonas malsame, la prezidanto kalkulas sindetena la voĉon de la koncerna establo.
  3. Por aprobi direktivon necesas la absoluta plimulto (aŭ normala plejmulto) de la paktintaj establoj. Tio povas postuli suplementan voĉdonon skribe.
  4. Por aprobi aplikan reglamenton necesas duono plus unu de la esprimitaj voĉoj (simpla plimulto): ekzemple ok pore, kvar kontraŭe, du sindetene.
  5. Por aprobi alion (rezolucion, deklaron, entagordigon ktp) sufiĉas ke la poraj voĉoj superu la kontraŭajn (relativa plimulto): ekzemple ses pore, kvar kontraŭe, kvar sindetene.
  6. Okaze de egaleco de voĉoj poraj kaj kontraŭaj en malkaŝa voĉdono, la prezidanto decidas pri la plimulto. Egaleco de voĉoj en sekreta voĉdono signifas malaprobon.

Art. 19: Procedura demando

  1. Forumano rajtas interveni ĝis tri minutoj, ekster la tagordo, pri la tagordo mem.
  2. Tiu interveno, nomata procedura demando, estas tuj traktenda prioritate, kondiĉe ke ne komenciĝis sekreta voĉdonado.

Art. 20: Persona fakto

  1. Persona fakto estas grave malĝusta aserto fare de parlamentano pri la konduto aŭ opinio de kolego.
  2. Forumano rajtas peti la parolon pro persona fakto, indikante tre koncize la kialojn.
  3. Se la prezidanto konsentas, la forumano intervenas pro persona fakto, fine de la diskuto pri la koncerna temo, dum maksimume tri minutoj.

 

Ĉapitro III: Pri la normigo

Art. 21: Proponoj

  1. Propono estas la fundamento de ĉiu proceduro kondukonta al normiga decido: sen propono ne okazas diskuto kaj voĉdono.
  2. Ĉiu forumano rajtas proponi direktivon, aplikan reglamenton, rezolucion, deklaron, rekomendon.

Art. 22: Direktivo-propono: anonceblo

  1. La Konsulo estas la unua ricevanto de ĉiu direktivopropono, pri kies anonceblo li responsas.
  2. Direktivo-propono estas anoncenda al la Forumo ene de dek tagoj post la ricevo, kondiĉe ke en ĝi (al)estu: enkonduka raporto de la proponinto(j), ĉiuj partoj aŭ aldonaĵoj eventuale menciitaj en la teksto, artikolo(j) por klarigi kiel kovri la kostojn kaŭzotajn de la direktivo (financa klaŭzo), neniu elemento kontraŭkonstitucia.
  3. Se la Konsulo ne trovas direktivo-proponon anoncebla, li tuj komunikas al la proponinto(j) la kialojn de la neanonceblo.
  4. Ene de tridek tagoj post la anonco al la Forumo, se neniu forumano levas demandon kiu postulas plian esploron pri la anonceblo, la Konsulo alvokas al forumokonsulto kaj anoncas pri la direktivo-propono en la Civita organo.
  5. La direktivo-propono traktita de forumokonsulto situos en la tagordo de la tuj venonta foruma sesio.

Art. 23: Direktivo-propono: reproponado

  1. Direktivo-propono malaprobita de la Forumo estas reproponebla (kun aŭ sen modifoj) nur dudek kvin monatojn post la malaproba voĉdono. La reproponita teksto devos trapasi denove la proceduron preskribitan en la art. 22.
  2. Direktivo-propono kiu ne trapasas la lastan voĉdonon antaŭ la fino de la senata mandato estas reenskribebla en la tagordo de la dua sesio en la nova mandato, kondiĉe ke ene de dudek kvin tagoj post la unua sesio ĝi estu reproponita de iu ajn forumano, precize tia kia ĝi estis fine de la malnova mandato. Post la indikita tempo, la reproponita teksto devos trapasi denove la proceduron preskribitan en la art. 22.

Art. 24: Aplika reglamento

  1. Direktivo difinas la ĝeneralajn principojn de la normigo, kaj reglamento aplikas ilin; tial reglamentojn proponas precipe la ekzekutiva povo.
  2. En la ordinara normiga procedo, forumano(j) proponas direktivojn, kapitulano(j) proponas reglamentojn, la Konsulo aplikas la normojn per edikto. Ekzemple, la akordojn subtene al paktinta establo principe normigas direktivo, kies aplikon detale normigas reglamento: ambaŭ estas submetendaj al la aprobo de la Forumo; male, la nomumon de la oficisto, antaŭvidita de la direktivo, faras la Konsulo per edikto, kiun la Forumo ne bezonas aprobi.
  3. Por la diskuto kaj aprobo de reglamento validas la sama proceduro kiel por direktivo-propono, sed kun la sekvaj diferencoj:
    1. la Konsulo submetas la proponon unuavice al la Kapitulo;
    2. post la sinesprimo de la Kapitulo, la propono eniras la tagordon de la foruma sesio, sen deviga forumokonsulto;
    3. forumokonsulto pri propono okazas nur se forumano petas ĝin;
    4. la malaprobita propono estas reproponebla (kun aŭ sen modifoj) jam dek monatojn post la malaproba voĉdono.

Art. 25: Rezolucio, deklaro, rekomendo

  1. La Forumo povas esprimi kolektivan starpunkton pri difinita temo, aprobante pli aŭ malpli longan dokumenton.
  2. Rezolucio estas longa starpunkto esprimita en artikita maniero, kiu devontigas la Konsulon aŭ la Kapitulon, morale kaj jure.
  3. Deklaro estas mallonga rezolucio, ofte nur unufraza.
  4. Deklaro aŭ rezolucio povas havi la valoron de rekomendo, kaj tiel devontigi ĝenerale la establaron, kvankam nur morale kaj ne jure, ĉar ne temas pri la enkonduko de normo.
  5. Rezolucioj, deklaroj kaj rekomendoj validas nur ene de la mandatperiodo: la novaj Forumo kaj Konsulo rajtas ne apliki ilin, krom se ili estas ree submetitaj al la aprobo de la Forumo, aŭ se ili intertempe transformiĝis al normo.
  6. Rezolucioj, deklaroj kaj rekomendoj estas aprobendaj per relativa plimulto, se proponitaj antaŭ la sesio; per simpla plimulto, se ensesiaj.

Art. 26: Interpelacio, interogacio

  1. Forumano rajtas postuli de la Konsulo klarigon pri unuopaj agoj de la Kapitulo aŭ de li mem (interpelacio). La respondo estas deviga, publika kaj en skriba formo.
  2. Forumano rajtas peti publike la opinion de la Konsulo pri aparta temo aŭ specifa evento ekster la agadsfero de la Kapitulo (interogacio). La Konsulo (aŭ la eventuale koncernata Vickonsulo) rajtas ne respondi.
  3. La forumanoj ne komentarias la respondojn al interpelacio aŭ interogacio, nur deklaras sin kontentaj aŭ male.

 

Ĉapitro IV: Pri la internaj instancoj

Art. 27: Forumokonsulto

  1. Forumokonsulto estas telematika kunsido de la Forumo, pri unu kaj klare indikita temo, sub la kunordigo de la Konsulo.
  2. La Konsulo vokas al forumokonsulto nur laŭ peto de forumano. Li enkondukas la diskuton, fiksas la limdaton por la sinesprimoj kaj eltiras la konkludojn.
  3. Per forumokonsulto eblas difini vidpunktojn pri la indikita temo, ankaŭ prepare al la sekva foruma sesio. Ne okazas voĉdonoj, sed sinesprimoj, kiuj ne devontigas la Konsulon aŭ la Kapitulon, sed ricevas adekvatan atenton.
  4. En forumokonsulto partoprenas nur la forumanoj. Ili povas peti specifan opinion de ajna civitano kaj eventuale prezenti ĝin al la forumokonsulto. La Kapitulo kiel ensemblo povas transdoni specifan opinion pere de la Konsulo.

Art. 28: Komisionoj: mandato

  1. La Forumo povas starigi komisionojn, kun tasko labora aŭ esplora.
  2. Laborkomisiono povas prepari direktivon aŭ reglamenton, organizi kunvenon, aranĝi la partoprenon de delegacio ktp.
  3. Esplorkomisiono enketas pri specifaj temoj, ekzemple la aktiveco de Civita instanco.
  4. Komisiono daŭras dum maksimume ses monatoj, longigeblaj al pliaj ses. Fine de la mandato, la komisiono liveras raporton ekskluzive al la Forumo. Eblas pli ol unu raporto, se la konkludoj ne estas unuanimaj.

Art. 29: Komisionoj: strukturo

  1. Nur forumano povas esti komisionano; sed komisiono povas aŭtonome konsiliĝi kun eksteraj fakuloj.
  2. La komisionanoj estas en malpara nombro, minimume tri kaj maksimume sep.
  3. La komisionanoj elektas inter si kunordiganton, kiu prezidas la komisionon kaj estas ĝia referanto ĉe la Forumo.
  4. La Konsulo aŭ Vickonsulo de li delegita rajtas sekvi la komisionajn laborojn, sen parolrajto, kiel ne komisionano.

Art. 30: Komisionoj: proceduro

  1. Komisiono laboras laŭ la proceduroj validaj por forumokonsulto, respektive por foruma kunsido.
  2. La Forumo havas la devon atenti la konkludojn de la komisionoj, sed ankaŭ la rajton ne apliki ilin.

Art. 31: Financoj

  1. La financaj rimedoj por la funkciado de la Parlamento estas administrataj sendepende de la Civita Banko.
  2. La Konsulo garantias la financan aŭtonomion de la Parlamento ankaŭ pere de propra delegito (kvestoro).

Art. 32: Modifoj kaj interpretoj

  1. La Forumo aprobas sian reglamenton per la plejmulto de du trionoj de la ĉeestantoj, kaj per la sama kvalifikita plejmulto modifas ĝin.
  2. Okaze de grava procedura problemo, la Forumo petas de la Kortumo aŭtentan interpreton pri reglamenta detalo.

 

(aprobita de la Forumo la 10an de julio 2003)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.