Pri la Mutuala Rabata Sistemo
1. Difino
- La paktintaj establoj praktikas rabaton ĉe la tarifoj de siaj servoj, favore al la Esperantaj Civitanoj.
- Tiuj rabatoj koncernas nur la servojn (ekzemple libroservon, bibliotekon, programkotizojn, gazetabonojn), ne la kotizojn kies pago atestas la membrecon en la establo (ekzemple klubkotizon, kontribuon de apoganto, kooperativan akcion).
- La listo de la servoj kun rabato estas publika.
2. Specoj de rabato
- La rabatoj povas esti komunaj aŭ socialaj. Ili estas kumuleblaj por la sama servo, nome unu servo povas havi aŭ komunan aŭ socialan rabaton.
- Komuna rabato estas dekprocenta. Ĝi aplikiĝas al ĉiuj Civitanoj.
- Sociala rabato estas pli ol dekprocenta. Ĝi aplikiĝas nur al difinitaj kategorioj (ekzemple rezidantoj en orient-eŭropa areo, personoj sub certa aĝo, senlaboruloj). La establo kiu mastrumas la servon decidas mem pri la kategorioj.
3. Dismo
- Se Civitano ne petas eksplicite la rabaton je kiu li rajtas, li implicite rezignas pri ĝi favore al la Esperanta Civito.
- La rezignita sumo fariĝas dismo, kaj estas sendenda de la koncerna establo al la Civita Banko.
- La disma reĝimo aplikiĝas ankaŭ al la havaĵo de Civitano legacita al paktinta establo, se la Civitano ne ordonis alimaniere in sia testamento.
- La disma reĝimo ne aplikiĝas al la enspezoj pro peresperanta laboro (ekzemple honorario pro instruado, prelego, redaktado de radielsendoj, tantiemoj pro aŭtoraj aŭ artistaj rajtoj, repagoj de veturkostoj) je kiuj la Civitano rezignas favore al paktinta establo.
4. Ne paktintaj establoj
- Establoj ne aliĝintaj al la Pakto povas agnoski rabatojn al la Civitanoj, laŭ aparta interkonsento kun la Konsulo aŭ lia delegito, kiu devas inkluzivi klaran normon pri la eventuala apliko de la disma reĝimo al la nepaktinta establo.
5. Financa klaŭzo
- La enspezoj pro la disma sistemo estas administrataj ĉe la Civita Banko.
- Eventualaj kostoj pro la aktivigo de ĉi tiu direktivo estas kovrenda per la sama konto ĉe la Civita Banko.
(aprobita de la Forumo la 11an de aŭgusto 2004)