Pri la Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo (KIBAS)
1. Difino
- Tiu ĉi direktivo aplikas konsorcian subtenon al la paktintaj establoj kaj al la institucioj, privataj aŭ publikaj, kiuj proprietas kaj mastrumas bibliotekon aŭ arkivon gravan por la esperanta popolo, konforme al la konstitucia principo de federala subsidueco.
- La direktivo celas normigi la rilatojn inter la supre indikitaj subjektoj kaj la Esperanta Civito, donante komunan strategian framon.
2. Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo
- La Komuna Integrita Biblioteka Sistemo (KIBS) starigita de la direktivo Rogora nun fariĝas Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo (KIBAS).
- Por eniri la sistemon KIBAS, esperanto-bibliotekoj kaj -arkivoj devas plenumi la sekvajn kondiĉojn:
- enhavi almenaŭ du mil katalogitajn unuojn en aŭ pri esperanto;
- esti alirebla al la publiko laŭ konata kalendaro, almenaŭ ses horojn semajne;
- havi surloke peranton kiu parolas esperanton;
- agnoski rabaton al homoj kiuj havas la esperantan civitanecon, kaze de ne senpagaj servoj;
- akcepti la koncernan direktivon kaj kunlabori kadre de la Esperanta Civito.
- Bibliotekoj kaj arkivoj kiuj ne plenumas parton de la kondiĉoj rajtas peti specialan permeson por eniri la sistemon KIBAS. Estas la kazo de brajlaj bibliotekoj kaj arkivoj, kaj esperantologiaj fondusoj en universitatoj.
- Kvin bibliotekoj kaj arkivoj disaj tra la mondo ĝuas specialan deponrajton fare de la Esperanta Civito. Al tiuj bibliotekoj kaj arkivoj, la paktintaj establoj kaj/aŭ la aŭtoroj kun la esperanta civitaneco donacas po unu ekzemplero de ĉiu el siaj novaj eldonaĵoj.
- La kvin bibliotekoj kaj arkivoj estas elektitaj per edikto de la Konsulo aŭ ties delegito.
3. Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko kaj -Arkivo
- La Internacia Semajno de la Esperanta-Biblioteco (ISEB) starigita de la direktivo Rogora fariĝas Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko kaj -Arkivo (ISEBA).
- ISEBA okazas dum la kvardekdua semajno de la jaro (la tria semajno de oktobro).
- Subteno al bibliotekoj kaj arkivoj (ankaŭ ne referencaj al KIBAS) por organizi alion kadre de ISEBA, eblos per tri kanaloj: de la Esperantan Civito, de Fonduso “Pro Esperanto” (FPEF), aŭ de privata mecenato.
4. Iniciatoj
- La direktivo celas starigi formalan transnacian fakrondon pri bibliotekoj kaj arkivoj, kiu regule kunsidos por klerigi kaj diskuti pri la nuna situacio de esperanto-bibliotekoj kaj -arkivoj.
- La direktivo subtenas la starigon de fakaj internaciaj konferencoj en esperanto pri esperanto-bibliotekoj kaj -arkivoj.
- La direktivo aŭspicias la starigon de profesia kurso pri arkivistiko kaj bibliotekonomio en esperanto, kaj kun aparta atento al la situacio de la esperanto-bibliotekoj kaj -arkivoj.
5. Vizitantoj
- Estas kreita la reto de vizitantoj por la esperanto-bibliotekoj kaj -arkivoj koncernataj de KIBAS, por diskrete sekvi ilian evoluon.
- Specifa edikto reguligas la aktivecon de tiuj vizitantoj.
6. Financa klaŭzo
- Por financi la respektivajn iniciatojn kadre de KIBAS sin apogas al la paktintaj establoj kaj al FPEF.
- FPEF rajtas subvencii la iniciatojn kadre de KIBAS por maksimume duono de la koncerna buĝeto kaj nur se la paktinta establo povas kovri la restantan duonon.
7. Abrogacio
- La nuna direktivo abrogacias la direktivon Rogora, komplete anstataŭante ĝin.
(aprobite de la Forumo la 7an de oktobro 2022)