Pri la financoj de la Kortumo
1. Funkcioj
- La Kortumo de la Esperanta Civito (poste: Kortumo) oficas sen pago kiel
- aŭtenta interpretanto de la Civita normaro,
- komisiono redaktanta la Civitan kodon,
- enketa komisiono laŭ peto de la ekzekutiva aŭ leĝodona povo.
- La Kortumo oficas kun pago kiel
- arbitracia instanco inter paktintaj establoj, individuaj gecivitanoj kaj ceteraj subjektoj pri kies arbitracio ĝi estas kompetenta,
- verdikta instanco pri eliro el la Pakto kaj rezigno pri la esperanta civitaneco.
2. Arbitracio
- En unua grado arbitracio inter paktintoj kostas dek spesojn.
- La pagon de dek spesoj la koncernataj paktintoj dividas inter si en egalaj partoj, por la Kortuma konto ĉe la Civita banko.
- La gajninto de la arbitracio reprenas sian parton ene de naŭdek tagoj post la publikigo de la verdikto, krom se okazas apelacio.
- Apelacio kostas pliajn dek spesojn, kiujn pagas la apelacianto, por la Kortuma konto ĉe la Civita banko.
- Se la apelacion gajnas la apelaciinto, ĝi reprenas sian tutan deponon kaj la administrajn kostojn pagas nur la malgajninto, eĉ se gajninto en unua grado; en mala kazo, la dufoje malgajninta lasas sian tutan deponon ĉe la Kortuma konto, kaj la gajninto reprenas sian deponon ene de naŭdek tagoj post la publikigo de la verdikto.
- Arbitracio inter aliaj subjektoj okazas laŭ la sama proceduro de 2.1, sed ĝi kostas nur ok spesojn.
3. Eliro el la Pakto
- La eliro el la Pakto eblas nur post verdikto de la Kortumo.
- La administraj kostoj de la eliro el la Pakto egalas al la speso(j) aĉetenda(j) en la momento de la eniro, garantie deponenda(j) ĉe la Civita banko, kaj indiceblaj laŭ la kvar kontingentoj fiksitaj de la Monda Banko.
- Al la eksiĝoj laŭ la artikolo 5 de la Foruma reglamento aplikiĝas la paragrafo 5.
4. Rezigno pri la civitaneco
- La rezigno pri la civitaneco eblas nur per verdikto de la Kortumo.
- La administraj kostoj de la rezigno egalas al unu speso, sed la kostoj estas indiceblaj laŭ la kvar kontingentoj fiksitaj de la Monda Banko.
5. Financa klaŭzo
- Pagoj kaj deponoj pro ĉiuj supre indikitaj kostoj estas administrataj ekskluzive tra la Civita banko.
(aprobita de la Forumo la ??an de ???? ????)