Direktivo Maĝarova

Pri la administrado kaj flegado de la Esperanto-Domoj

 

1. Difino

  1. Tiu ĉi direktivo aplikas la subtenon de la Civita banko (Pro Esperanto) al la paktintaj establoj kiuj proprietas nemoveblaĵon, konforme al la konstitucia principo de federala subsidueco.
  2. La direktivo celas normigi la rilatojn inter la proprietuloj kaj la Civita banko kiel regio, donante framon por la diversaj kontraktoj.

2. Kontraktoj pri domflegado

  1. Kontraktoj pri domflegado povas ekzisti inter la regio kaj proprietulo nur se la proprietulo estas establo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. Ili ĉesas aŭtomate en kazo de eksiĝo/eksigo el la Pakto.
  2. La nemoveblaĵo estas konsiderebla por kontrakto nur se ĝi respondas al la kriterioj de Esperanto-Domo laŭ la artikolo 29 de la Konstitucio de la Esperanta Civito.
  3. La kontraktoj daŭras dek du monatojn, koincide kun la internacia kalendaro, kaj estas aŭtomate renovigitaj je la samaj kondiĉoj, se neniu skriba komuniko pri rezigno aŭ modifo estas kvitance liverita al la alia partio antaŭ la 1a de oktobro de la kuranta jaro.
  4. Escepto al la ĵusaj paragrafoj estas la nemoveblaĵoj kie situas legacio, luataj de la regio laŭ komisio de la Kapitulo, por kiuj validas la koncerna dekreto.
  5. Por la domflegado la regio bazas sin prioritate sur la laborfortoj de Civila Esperanta Servo.

3. Renteblo

  1. La kontraktita nemoveblaĵo devas produkti renton per luigo, por ke la koncerna establo estu memstara kaj solventa.
  2. La regio ricevas rekompencon pro siaj servoj al la proprietuloj, kalkulendan je ne pli ol kvin procentoj de la neto el la jara enspezo pro la luigoj, laŭ la spezkalkulo aprobita fare de la Asembleo de la koncerna establo.

4. Pruntoj

  1. La kontraktita nemoveblaĵo estas subtenebla per pruntoj cele al domflegado, fare de la Civita banko.
  2. Ĉiu prunto estas reguligenda per aparta kontrakto.

5. Reprezentivo en la regio

  1. La proprietuloj de kontraktita nemoveblaĵo rajtas kandidatigi civitanon al la Fonduma Konsilio de Pro Esperanto.
  2. La membroj de la Fonduma Konsilio estas elektitaj laŭ la normoj en Lex Argentaria.

6. Likvida klaŭzo 

  1. Kaze de malfondo de la kontraktinta establo, la eventuale restanta kapitalo estas konfidenda al la Civita banko, kiu gardas la monon kuratore en senintereza konto por alia iniciato en la sama lando, agnoskota kiel daŭriganto de la malfondita establo.
  2. Manke de agnoskita daŭriganto, post tridek jaroj la kuratoreco transformiĝas al uzukapo favore al la Esperanta Civito, sub la administrado de la Civita banko.
  3. La kontraktintaj establoj kongruigas sian statuton aŭ asemblean decidon al la supraj klaŭzoj.

 

(aprobita de la Forumo la 9an de aŭgusto 2021)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.