Direktivo Mühlemann

Pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito

 

1. Difino 

  1. La LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (poste: LTSEC) estas transnacia ekzamenaro pri la scipovo de esperanto ĉe plenkreskuloj, inspirita de la Eŭropa Framo de Referenco por Lingvoj (Konsilio de Eŭropo, 2003) kaj agnoskita de la Asocio de la Lingvotestantoj en Eŭropo (ALTE, 2005).
  2. La kvar fundamentaj karakterizoj de LTSEC estas:
    1. fokuso pri aŭtentaj ĉiutagaj situacioj;
    2. prioritato al la parolaj kapabloj;
    3. testado pri la lerteco de la kandidato utiligi la lingvon ene de la parolkomunumo;
    4. modelo de esperantlingvano kiu estas homo-sociano pli ol homo-asociano.

2. Ekskluziveco 

  1. La diplomoj laŭ LTSEC (aŭ Civitaj diplomoj) estas la solaj agnoskitaj en la Esperanta Civito. La paktintaj establoj ĉesas organizi aŭ gastigi alispecajn lingvoekzamenojn, ekde la aprobo de ĉi tiu direktivo.
  2. Kultura Centro Esperantista (poste: KCE) en Svislando estas la sola institucio kiu rajtas organizi lingvoekzamenojn, disdoni koncernajn diplomojn, fiksi la ekzamenkotizojn, delegi al aliaj institucioj teritorie kompetentaj tiujn samajn rajtojn.

3. Ekvivalento 

  1. Ĉiu persono posedanta diplomon pri esperanto, akiritan antaŭ la instalo de la unua ekzamena komisiono laŭ LTSEC, rajtas peti la ekvivalentan LTSEC-diplomon, kunsendante fotokopion de sia diplomo al KCE.
  2. La ekvivalento por la plej konataj diplomoj en esperanto estas fiksita kiel sekvas:
    1. UEA/ILEI-diplomo (programo 1989): elementa = B.1; meza = B.2;
    2. diplomoj de Franca Esperanto-Instituto (programo 1966): atesto pri lernado: A.2; atesto pri supera lernado = B.1; atesto pri kapableco = B.2; pedagogia atesto = C.1; altaj studoj = C.2;
    3. diplomoj de aliaj Esperanto-Institutoj agnoskitaj ĉe la Akademio de Esperanto (aŭstra, germana, itala ktp): unua grado = A.2; dua grado = B.1; tria grado = B.2 (aŭ C.1 se ĝi kvalifikas por instruado);
    4. KCE-diplomoj: elementa = A.2; meza = B.2;
    5. ITK-diplomoj: alap/elementa = A.2; közép/meza = B.1; felsö/supera = B..2;
  3. Se la diplomito havas du samnivelajn diplomojn el malsamaj institucioj, ilia ekvivalento estas unu diplomo el la tuj posta nivelo: ekz. du diplomoj B.1 (el la germana kaj el la franca institutoj) ekvivalentas al unu diplomo B.2 laŭ LTSEC.
  4. Pri ne menciitaj diplomoj KCE decidos mem la ekvivalenton.
  5. La ekvivalenton donas nur KCE, kontraŭ pago de kotizo, kaj ene de la Mutuala Rabata Sistemo se la diplomito havas la esperantan civitanecon.

4. Gradoj kaj niveloj

  1. La gradoj elementa (A), meza (B) kaj supera (C) estas diferencigitaj laŭ niveloj en la sekva paragrafo.
  2. La ses niveloj de LTSEC estas A.1: enira, A.2: fundamenta, B.1: intera, B.2: kapableca, C.1: bakalaŭra, C.2: majstra.
  3. La nivelojn priskribas la aneksa tabelo 1.
  4. Oni rajtas aliĝi al kiu ajn ekzamena nivelo, eĉ havante neniun diplomon. Per antaŭtesto unu ordinara komisionano asignas la konvenan nivelon.

5. Ekzamenaj partoj

  1. La parola parto antaŭas la skriban parton en ĉiu ekzameno.
  2. La parola parto distingas inter la aŭskulta kaj la parola segmento; la skriba parto distingas inter la lega kaj la skriba segmento.
  3. Laŭ skalo de cent, la kvar segmentoj havas la sekvan pezon en la koncerna ekzameno:

    A.1 — aŭskulta: 20, parola 50; lega: 20, skriba: 10.

    A.2 — aŭskulta: 20, parola 50; lega 15, skriba 15.

    B.1 — aŭskulta: 20, parola 50; lega 15, skriba 15.

    B.2 — aŭskulta: 20, parola 50; lega: 15, skriba 15.

    C.1 — aŭskulta: 10, parola 44; lega: 25, skriba 21.

    C.2 — aŭskulta: 10, parola 40; lega: 25, skriba 25.

  4. Se pli detala poentumado estus necesa en la unuopaj segmentoj, la ekzamena komisiono povus uzi la francan dudek-poentan sistemon, kun sufiĉo je dek du.
  5. La poentaro estas nur por uzo de la ekzamenantoj. Sur la diplomo ne estas notoj.
  6. La ekzamenajn partojn priskribas la aneksa tabelo 2.

6. Ekzamenaj komisionoj

  1. La ekzamenaj komisionoj por ĉiuj niveloj, escepte de C.2, konsistas el du personoj, kiuj mem posedas C-gradan diplomon.
  2. En la nivelo C.2 la komisiono konsistas el tri personoj: du ordinaraj komisionanoj, kun C.2-diplomo, kaj unu faka komisionano kiu povas havi ne C-gradan diplomon.
  3. Nur la ordinaraj komisionanoj decidas pri la rezulto de la ekzameno.

7. Denaskulo 

  1. Rilate al esperanto, la nocio de native speaker ĉe la Konsilio de Eŭropo kaj ALTE, tradukita per la vorto “denaskulo”, ricevas la sekvajn difinojn: “aktiva esperantisto kies hejma ĉeflingvo estis esperanto, kun funkcioj kaj eduka kaj identiga”.

8. Referencaj normoj 

  1. Por ĉiu ne difinita en tiu ĉi direktivo oni aplikas “Komunan Eŭropan Framon de Referenco por Lingvoj — Lernado, Instruado, Taksado” kaj la ALTE-normojn.

9. Financa klaŭzo 

  1. Ĉiu kotizo pro ekzameno aŭ ekvivalento estas submetita al la Mutuala Rabata Sistemo.
  2. La enspezoj pro la dismoj estas administrataj ĉe la Civita Banko.
  3. Eventualaj kostoj pro la aktivigo de tiu ĉi direktivo estas kovrendaj per la sama konto ĉe la Civita Banko.

 

(aprobita de la Forumo la 22an de julio 2006)

 

 

Tabelo 1

C.2Kapablo trakti materialon universitatan aŭ kognitive engaĝan, kaj uzi la lingvon je nivelo kiu povas, kelkrilate, superi tiun de averaĝa denaska parolanto. Ekzemple: oni kapablas tralegi tekstojn por eltiri kernajn informojn, kaj kapti la esencon, legante preskaŭ tiel rapide kiel denaska parolanto.
C.1Kapablo komuniki emfazante la gravan laŭ koncerneco kaj sentemo, kaj kapablo trakti nekutimajn temojn. Ekzemple: oni kapablas respondi sen hezito al neamika demando, oni kapablas preni kaj teni la parolvicon.
B.2Kapablo atingi la plejmulton el siaj celoj kaj esprimi sin pri tuta temogamo. Ekzemple: oni kapablas gvidi vizitantojn kaj detale priskribi lokojn.
B.1Kapablo sin esprimi laŭ limigita maniero en ordinaraj situacioj kaj trakti nekutiman informon ne detale. Ekzemple: oni kapablas malfermi konton en [la Civita] banko.
A.2Kapablo trakti simplan kaj rektan informon, kaj esprimi sin en konata kunteksto. Ekzemple: oni kapablas partopreni en ordinara konversacio pri simplaj, antaŭvideblaj temoj.
A.1Baza kapablo komuniki kaj simple interŝanĝi informon. Ekzemple: oni kapablas fari simplajn demandojn pri menuo kaj kompreni simplajn respondojn.

 

 

Tabelo 2

 

aŭskulti/paroli

daŭro 

legi/skribi

daŭro
C.2
  1. Parola raporto de aŭtenta teksto 500/700-vorta, kongrua kun la fako elektita de la kandidato el listo proponita de la ekzamena centro.
  2. Interparolo kun la ekzamenantoj pri tiu ĉi teksto.
1h15’
  1. Sintezo de aro da dokumentoj (proks. 700-vorta) kongrua kun la fako elektita de la kandidato el listo proponita de la ekzamena centro.
  2. Respondoj al demandoj pri gramatiko, historio, kulturo.
2h30’
C.1
  1. El kasede registrita asembleo preni protokolajn notojn.
  2. Debato kun la ekzamenantoj pri diskut-temo elektita de la kandidato el listo proponita de la ekzamenantoj.
45’
  1. Gvidita analizo pri 500/700-vorta teksto, kun reformulado de informoj. Elekteblaj temoj pri la Esperanto-mondo kaj kulturo.
  2. Persona sinteno pri temo el la punkto 1, laŭ esea formo.
1h30’
B.2

Respondi demandaron el kasede registrita dokumento:

  1. identigi signifajn elementojn ligitajn al la lingvo;
  2. kompreni tri nelongajn situaciojn (parolantoj, kunteksto);
  3. kompreni aŭtentan informan dokumenton, prenante notojn.
30’
  1. Kompreni kaj transdoni informojn el mallonga(j) teksto(j).
  2. Verki koheran tekston el notoj.
  3. Redakti tri mallongajn mesaĝojn pri diversaj situacioj de komunikado.
  4. Kompletigi nelongan dokumenton, aŭ reformuli tekston, aŭ verki historion aŭ priskribon el bildoj, notoj, k.s.
1h30’
B.1Prezenti kaj pridiskuti la enhavon de simpla dokumento.15’

Respondi demandaron el teksto historia, literatura aŭ scienca:

  1. analizi la enhavon de teksto, fari notojn pri donita temo;
  2. verki 200-vortan ofican leteron (informan k.s.).
1h30’
A.2Prezenti kaj pridiskuti vidpunkton el listo de simplaj precizaj temoj proponitaj de la ekzamenantoj.15’
  1. Identigi la intencojn kaj la vidpunktojn en iu dokumento.
  2. Esprimi sian sintenon pri temoj elvokitaj en 1.
  3. Verki poŝtkarton aŭ retmesaĝon.
1h30’
A.1
  1. Skribaj respondoj el kasedaj tekstoj pri ĉiutaga vivo.
  2. Preparita diskuto kun la ekzamenantoj pri simpla temo el la ĉiutaga vivo de la kandidato, kaj konversacioj.
20’
  1. Respondi al demandaro pri simplaj instrukcioj.
  2. Plenigi aliĝilon aŭ verki anoncon pri kunveno.
45’
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.