Unika numero de "Heroldo de Esperanto" dum jarkvino
Estas dissendata la oktobra numero de “Heroldo de Esperanto” (2359), luita de la Esperanta Civito por prezenti la kandidatlistojn kaj la programojn al ili kuplitaj okaze de la elektoj por la Senato, 15 decembro 2024. Temas pri tradicio ekinta en 2001, atestanta la konfidon al nia paktinta establo, specife al la profesieco de ĝia redakcio.