Bibliotekoj en la fokuso tuj post NAKSE
La Formiketoj (organiza teamo de NaturAmika KulturSemajno en Esperanto) nome de Esperanta Naturamikaro kaj sub la aŭspicio de la Esperanta Civito realigis tre interesan semajnfinon en Barcelono kaj provinco, kun vizito en tri bibliotekoj, akompane de ĉiĉeronado en nia transnacia lingvo.