"La infana raso" deklamita de William Auld
HeKo 326 8-C, 25 mar 07
LF-koop estas produktanta duoblan KD-on kun la tuta teksto de “La infana raso”, deklamita de William Auld, kun interesa kaj aparta muzika fono por ĉiu ĉapitro. Auld surbendigis sian ĉefverkon en ekskluziveco por LF-koop en 1999. La produktado realiĝis parte en Meksiko parte en Eŭropo, okaze de la 50a datreveno de la unua eldono.