Se en du landoj loĝas la granda plejmulto da hebreoj (sep milionoj en unu, pli ol kvin milionoj en la alia), oni facile deduktas kial Israelo kaj Usono havu bonajn rilatojn, unuflanke, kaj kial la malamo al unu kontaĝu la alian, aliflanke; sed antisemitismo estas pli ol la surface videbla kontraŭusoneco kaj kontraŭcionismo, pli ĝenerale kontraŭ kapitalismo kaj kontraŭ okcidento.
Kiam Israelo ankoraŭ ne naskiĝis (kaj ni memoru ke ankaŭ Sovetunio volis ĝin), kiam Usono ankoraŭ preferis izoli sin de la geopolitiko, tamen antisemitismo ekzistis. Malami la hebreojn estis heredaĵo el la antikveco, kiun unu judaisma sekto (kristanismo) puŝis al pli alta grado dum la mezepoko, dum la islama civilizo estis pli tolerema (kaj ankoraŭ nun vera islamano distingas inter anticionismo kaj kontraŭjudeco). Sekvis sekulara malamo, nutrata de skandaloj bazitaj sur kalumnioj kaj falsaĵoj, kiel la afero Dreyfus en Francio kaj la Protokoloj de la Saĝuloj de Ciono en Rusio.
Nuntempe, trans la interŝemida konflikto eksplodinta la 7an de oktobro 2023, la plej taŭgan pretekston por pravigi antisemitismon donas Chabad Lubavitch, organizo kies ĉefa bazo situas en Nov-Jorko.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”
Komentoj
15a Dec 2025 Lun - 17h18
En Usono vivas 340 milionoj da homoj. Estas tie de 6 ĝis 7 milionoj da judoj. Tio certe ili ne estas “granda plejmulto”. En Usono vivas ĉirkaŭ 10 milionoj da poloj tamen neniu tie pafas al ili, kaj poloj ne povas (eĉ ne rajtas) plendi pri kontraŭ-polismo aŭ anti-polismo. Judoj, kiuj kaptis en siajn manojn la federacian registaron en Vaŝingtono, diplomation, financojn, jurisdikcion, la amaskomunikilojn, Holivudon (Holywood) kaj aliajn fontojn de riĉeco en Usono, estos ĉiam pli kaj pli malamataj tie, samkiel en ĉiu alia lando kiun ili strebas domini, ĉar la cetero de la loĝantaro, la ne-judoj, la vera plejmulto, ne toleros la maljustecon kaj la ekspluatadon de la financa sistemo kreita kaj administrata de tiu ĉi “elektita popolo”. Tio havas nenion komunan kun Zamenhof kaj mi bedaŭras ke la aŭtoro de tiu teksto ne komprenas tion kaj miksis ĉion kune kaj ĵetis en unu korbon de antsemitismo nur por pruvi ke li pravas.
16a Dec 2025 Mar - 16h49
“Granda plejmulto da hebreoj” estas ĉirkaŭ dek tri el dek kvin milionoj da hebreoj sur la planedo. Bonvolu legi pli atente.
16a Dec 2025 Mar - 19h48
Bonvolu skribi pli klare. Kiel mi tion faras.
Aldonu komenton