Konkurso EKRA-25 pri esperanta poezio kaj humuro
SEDK “D-ro Ivan Kirĉev”- urbo Razgrad, Bulgario, lanĉas por 36a fojo Internacian Esperantan konkurson por originala esperanta poezio kaj humuro – EKRA-25. La sendotaj konkursaĵoj je liberaj temoj devas esti nenie publikigitaj antaŭe. Ili devas esti komputile skribitaj kaj subskribitaj per pseŭdonimoj.