Flavio Rebello lanĉas OPA pri sia portalo
La brazila entreprenisto Flàvio Rebello ĵus lanĉis OPA (oferton publikan por aĉeto) pri sia portalo “Ĝangalo”, fakte la unua retgazeto en esperanto, funkcianta ekde januaro 2003. En sia OPA Rebello tamen ne indikas la minimuman oferton. La decidon kaŭzis la tro malfacila financa situacio de la elpensinto de la ITV-projekto.